Rechnitz situas sur malebenaĵo, en valo de rojo Rohonc, laŭ ĉefvojoSzombathely-Friedberg, laŭ la hungara-aŭstra landlimo. Szombathely kaj Kőszeg estas proksime. Iam preteriris fervojo inter Szombathely-Aŭstrio, sed la hungaroj ĉesis la trafikon, en la aŭstra flanko parte estas nostalgia fervojo.
La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko kaj ferepoko, baldaŭ romianoj el tiu loko kondukis la akvon al Sabaria. La hungaraj triboj okupis la Karpatan basenon en 895. Tiu regiono ne estis konvena por la nomadoj, sed ĝi estis grava limgarda zono. Dum la historio zono de tiu regiono ofte apartenis foje al Hungario, foje al Aŭstrio. La unua mencio pri la urbo devenis en formo Ruhoncz en 1259. En 1289 aŭstra princo okupis la komunumon, poste en 1291 ĝi rehungariĝis laŭ la paco en Hainburg. La komunumo ekde la 15-a j.c. havis la rangon kampurbo. En 1445-ben Frederiko la 3-a okupis ĝin, sed en 1478 hungara reĝoMatiaso reokupis. La turkoj faris senhoma la urbeton en 1532, poste kroatoj refondis ĝin. Pesto en 1553, incendio en 1644 okazis. En la 16-a j.c. urboparto orienta apartenis al familio Batthyány (batjAni), kiuj konstruis burgokastelon. Estis tie gastoj princo de TransilvanioGabrielo Bethlen kaj militestro Eugeno Savoyai. La urbeto estis detruita en 1605 fare de Stefano Bocskay, en 1621 fare de Gabrielo Bethlen kaj en 1686 fare de aŭstroj-hungaroj.