El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kemeten, hungare Vaskomját, estas komunumo de Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Oberwart. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 1 493 loĝantoj.
Kemeten situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ ĉefvojo Eisenstadt-Szentgotthárd. Oberwart troviĝas en distanco de 8 kilometroj.
La unua mencio pri la setlejo devenis el 1475 en formo Komyath. En 1910 loĝis en Vaskomját 1567 da homoj, plejparte aŭstroj. Em 1805 kaj 1809 la francoj okupis la vilaĝon. Ĝis Traktato de Trianon Vaskomját apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Felsőőr, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio).