Podersdorf am See situas sur ebenaĵo, ĉe la orienta bordo de la lago Neusiedler See, hungare nomata Fertő, laŭ malĉefaj vojoj. La distrikta centro Neusiedl am See troviĝas en distanco de 10 kilometroj.
En 896 hungaraj gentoj okupis la Karpatan basenon. Tiam peĉenegoj havis la taskon defendi la okcidentan limoparton. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1209 en formo Chesus. Tiutempe la kampoj apartenis al grafo Poth, verŝajne la vilaĝo nomiĝis poste pri li. En 1242 la tataroj, en 1529 kaj en 1683 la turkoj detruis la vilaĝon. En 1910 1214 da loĝantoj loĝis en la loko, germanlingvaj aŭstroj en plimulto, hungarlingvanoj en malplimulto. Ĝis 1920 ĝi apartenis al la Hungara reĝlando en Aŭstrio-Hungario, al la reĝa departemento Moson, al distrikto Nezsider/Neusiedl am See, poste al la respubliko Aŭstrio, dume inter 1938-1945 al nazia Germanio.