Post patrujokupo de hungaroj la vilaĝo estis limgarda komunumo loĝata de peĉenegoj. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1217 en formo Leginthov (=fraŭlo-lago). Tiam oni fondis tie abatejon kaj bienocentron. Poste la vilaĝo prenis novan nomon Barátfalu (=abato-vilaĝo). La tataroj en 1242, la turkoj en 1529 detruis ĝin. Dum regado de Habsburgoj oni fondis tie ĉevalaron. En 1910 1780 da loĝantoj loĝis, aŭstroj en majoritato, hungaroj en minoritato. Ĝis 1920 Barátudvar apartenis al Moson, al distrikto de Nezsider. Poste la vilaĝo trovis sin en Aŭstrio.