Sever do Vouga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sever do Vouga
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3740
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 12 356  (2011) [+]
Loĝdenso 95 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 43′ N, 8° 22′ U (mapo)40.716666666667-8.3666666666667 [+]
Areo 130 km² (13 000 ha) [+]
Sever do Vouga (Portugalio)
Sever do Vouga (Portugalio)
DEC
Situo de Sever do Vouga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sever do Vouga [+]
vdr

Sever do Vouga estas portugala urbo, situanta en la distrikto Aveiro, Centra regiono (NUTS II) kaj subregiono Região de Aveiro, kun 27 000 loĝantoj.

Ĝi estas la sidejo de municipo Sever do Vouga kun areo de 129,88 km² kaj 12 356 loĝantoj (2011), subdividita en sep fregezioj. La municipo limas norde kun la municipo Vale de Cambra, oriente kun Oliveira de Frades, sude kun Águeda kaj okcidente kun Albergaria-a-Velha kaj Oliveira de Azeméis. La urbo mem estas ĉirkaŭ 30 km oriente de Aveiro, 70 km sude de Porto, 70 km norde de Koimbro kaj 60 km okcidente de Viseu.

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

Fregezioj de Sever do Vouga

La fregezioj de Sever do Vouga estas jenaj:

  • Cedrim e Paradela
  • Couto de Esteves
  • Pessegueiro do Vouga
  • Rocas do Vouga
  • Sever do Vouga
  • Silva Escura e Dornelas

Talhadas


Historio[redakti | redakti fonton]

Estis loĝado jam el la prahistorio, kiel atestas dolmenoj kaj aliaj megalitoj; proksimeco al la marbordo kaj komunikvojoj helpis la setladon, en antikveco. Diversaj loĝlokoj jam ekzistis en la mezepoko, kiel atestas pilorioj.

En la 19-a jarcento, okazis grandaj reformoj planitaj de liberalismo, kaj pluraj ŝanĝoj de fregezioj kaj iliaj apartenoj al diversaj municipoj. En la 20-a jarcento la loĝantaro malkreskis el 14 000 loĝantoj en la mezo de la jarcento ĝis nunaj 12 000.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejoj de Cedrim; de Paradela; de Pessegueiro do Vouga; de Rocas do Vouga; de Dornelas
  • Municipa muzeo
  • Pilorioj de Couto de Esteves kaj de Sever do Vouga
  • Dolmeno de Arca da Cerqueira aŭ Dólmen da Casa da Moura kaj megalitoj de Chão Redondo 1 kaj 2
  • Akvomuelejoj
  • Riveraj banejoj kaj akvobaraĵo de Grela

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]