Aveiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Aveiro (stacidomo).
Aveiro
urbo de Portugalio • municipo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3800
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 78 450  (2011) [+]
Loĝdenso 392 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 38′ N, 8° 39′ U (mapo)40.638888888889-8.6552777777778Koordinatoj: 40° 38′ N, 8° 39′ U (mapo) [+]
Alto 25 m [+]
Areo 200 km² (20 000 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Aveiro (Portugalio)
Aveiro (Portugalio)
DEC
Aveiro
Aveiro
Situo de Aveiro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aveiro, Portugal [+]
vdr


Aveiro estas portugala urbo, ĉefurbo de la distrikto Aveiro, en Centra regiono kaj subregiono Região de Aveiro kaj kun ĉ. 60 000 loĝantoj.

Aveiro estas sidejo de municipo kun 197,58 km² kaj 80 978 loĝantoj (2021), subdividita en dek fregezioj. La municipo limas norde kun Murtosa, nordoriente kun Albergaria-a-Velha, oriente kun Águeda, sude kun Oliveira do Bairro, sudoriente kun Vagos kaj Ílhavo kaj okcidente kun Atlantiko.

La urbo estas grava urba centro, havena, fervoja, universitata kaj turisma. Ĝi estas ĉirkaŭ 63 km nordokcidente de Koimbro, 70 km sude de Porto, kaj 255 km de Lisbono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Katedralo de Aveiro.

La unuaj referencoj pri la urbo venas de la 10-a jarcento sed ĝi ne estis kategoriigita kiel urbeto ĝis la 13-a jarcento. Tiuepoke la loĝantaro disvolviĝis ĉirkaŭ la ĉefa preĝejo dediĉita al Sankta Mikaelo Ĉefanĝelo, kvankam tiu monumento ne plu ekzistas. Kadre de la dinastia krizo de 1383–1385 okazis apud Aveiro bataleto inter kastiliaj trupoj kaj portugalaj kavaliroj de la Ordeno de Kristo la 17an de oktobro 1384 ĉe tio kio nun estas la urbeto Eixo,

La bona geografia situo de Aveiro favoris ĝian kreskadon. La abundaj salejoj, fiŝkaptado kaj la markomerco konstituis la ekonomian bazon de la urbo.

En 1759, Aveiro fariĝis urbo kaj kelkajn jarojn poste sidejo de samnoma diocezo. En la 19-a jarcento alvenis ekonomia pliboniĝo, fakto kiu impulsis ĝin okupi gravan lokon en la nacia ekonomia kunteksto, ekzemple pro fiŝkaptado de moruo en la 20-a jarcento.

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

Fregezioj de la municipo Aveiro.

Aveiro havas jenajn dek fregeziojn:

  • Aradas (urba)
  • Cacia
  • Eixo e Eirol
  • Esgueira (urba)
  • Glória e Vera Cruz (sidejo)
  • Oliveirinha
  • Requeixo, Nossa Senhora de Fátima e Nariz
  • Santa Joana (urba)
  • São Bernardo (urba)
  • São Jacinto

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kanalo de Aveiro
  • Monaĥejo de Jesus, kun Muzeo de Santa Joana
  • Preĝejoj de Karmelitanoj, de la Vera Kruco, de Misericórdia, de la Konvento do Carmo
  • Urbodomo de Aveiro
  • Statuoj de José Estêvão, de D. João Evangelista de Lima Vidal, de Santa Joana
  • Praça do Peixe (Fiŝplaco)
  • Ĝardeno Infanto D. Pedro e Coreto
  • Domoj de Santa Zita kun azuleĥa fasado; Arte Nova de Fajrestingistoj; Arte Nova de la Hotelo As Américas; de Major Pessoa; Arte Nova en Rua Eça de Queirós; en kiu gastis D. Manuel la 2-a en 1908 en Rua do Carmo; en kiu naskiĝis Fernando Pessa, en Rua do Carmo; de 1616, en angulo de Rua Direita; de la arkitekto Francisco Augusto da Silva Rocha, en stilo Arte Nova (1904), en Rua do Carmo, nº 12; Arte Nova (1911), en Rua Alm. Cândido dos Reis, nº 146; de la Dro. Lourenço Peixinho en stilo Arte Nova (1906–1911), nune Fondaĵo João Jacinto de Magalhães, en Rua José Rabumba, nº 56; en stilo Arte Nova, en Rua João Mendonça, nº 5–7; kun influo de Arte Nova, en angulo de Rua Direita kun Praça General Humberto Delgado (pontoj); deMorgados de Vilarinho / Couceiro da Costa, Rua do Gravito, nº 32; de Christos, en Rua Direita, antaŭ Hotel Imperial
  • Katedralo de Aveiro kaj Krucmonumento de Santo Domingos (15-a jarcento)
  • Kapeloj de Senhor das Barrocas, de São Gonçalinho, de Sra. da Alegria
  • Pilorio de Esgueira
  • Bieno de la Grafino de Taboeira (1683), nun abandonita kaj ruina
  • Teatro Aveirense
  • Domo kie loĝis Eça de Queirós kaj trinkejo kie li klientis
  • Trajnstacio (azuleĥoj)
  • Sidejo de la Fondaĵo Eng. António Pascoal, en Av. Dro. Lourenço Peixinho
  • Tombo de José Estêvão de Magalhães, en la Centra Tombejo
  • Iama Fabriko Jeronymo Pereira Campos
  • Galerio Morgados da Predicosa, Av. de Santa Joana, ĉe la Muzep
  • Palaceto Arte Nova (1914), konstruigita de Francisco de Oliveira Simões, en Salreu
  • Tema parko Lugar dos Afetos en Eixo
  • Muzeoj Arte Nova, en Rua Dr. Barbosa de Magalhães, nº 10; de Santa Joana, en Av. Santa Joana; de la urbo, en Rua João Mendonça 9–11; kaj de la Universitato de Aveiro

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]