Mannersdorf an der Rabnitz situas sur malebenaĵo, laŭ la hungara landolimo (kun grava trapasejo ĝis 2008), laŭ ĉefvojoNeckenmarkt-Kőszeg. La lasta troviĝas kontraŭe.
En 1197monaĥejo fondiĝis, apude apartaj diversaj vilaĝoj naskiĝis (ekz. Rendek/Liebing). En 1532 la turkoj detruis ĉion. En 1910 loĝis en tiam memstara Rendek 310 da homoj, aŭstroj en majoritato, ciganoj en minoritato. Ĝis 1923 la loko apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Kőszeg, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio). En 1923 iomete ŝanĝiĝis la nova limo.
Post la 2-a mondmilito en la hungara flanko ferkurteno funkciis ĝis 1989. La limpasejo malfunkciis depost 2007, ĉar ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen. Oni rajtas senkontrole trairi la limon ie ajn.