El Vikipedio, la libera enciklopedio
Großwarasdorf [grosvarasdorf] (hungare Szabadbáránd, kroate Veliki Borištof) estas komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Oberpullendorf. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 1 381 loĝantoj. Groß, veliki kaj nagy signifas: granda.
Großwarasdorf situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ ĉefvojo Neckenmarkt-Kőszeg.
Ĝis 1920 la loĝloko apartenis al Hungario, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Felsőpulya, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Nazia Germanio). Ankaŭ nun loĝas en Großwarasdorf plejparte kroatoj.