Kryštofovy Hamry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kryštofovy Hamry
germane Christophhammer
municipo
Strato inter vilaĝplaco kaj preĝejo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kryštofovy Hamry
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Chomutov
Administra municipo Kadaň
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Akva rezervujo Přísečnice
Rojo Přísečnice
Situo Kryštofovy Hamry
 - alteco 680 m s. m.
 - koordinatoj 50° 29′ 58″ N 13° 08′ 10″ O / 50.49944 °N, 13.13611 °O / 50.49944; 13.13611 (mapo)
Areo 68,42 km² (6 842 ha)
Loĝantaro 167 (2023)
Denseco 2,44 loĝ./km²
Unua skribmencio 1720
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 431 91
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0422
NUTS 5 CZ0422 563315
Katastraj teritorioj 5
Partoj de municipo 4
Bazaj setlejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kryštofovy Hamry
Retpaĝo: www.krystofovyhamry.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Kryštofovy Hamry (germane Christophhammer) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Chomutov, en regiono Ústí nad Labem. Vivas ĉi tie 167 loĝantoj (2023). La municipo troviĝas en valo de rojo Přísečnice en supermara alteco 680 metroj. La ĉirkaŭa pejzaĝo estis enloĝigita jam en la 15-a jarcento, sed unuaj mencioj pri la vilaĝo estas nur el la jaro 1720. La unua enloĝigo de la vilaĝo koneksas kun minado kaj prilaborado de fererco. En la 19-a jarcento la fererca entreprenado estis parte anstataŭigita per tekstila industrio, sed ĉiuj entreprenoj pereis post la Dua Mondmilito sekve de ellandigo de germanoj el Ĉeĥoslovakio.

Konsisto de la municipo estas teritorio de iama urbo Přísečnice, kiu estis en la jaro 1974 detruita kaj inundigita de akvoj de samnomata valbaraĵo. Kryštofovy Hamry ensumigas katastrajn teritoriojn Černý Potok, Rusová, Přísečnice kaj Dolina. La municipo konsistas el kvar partoj: Kryštofovy Hamry, Černý Potok, Mezilesí kaj Rusová.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Marienberg, Kovářská, Domašín, Výsluní, Měděnec, Vejprty, Jöhstadt kaj Königswalde.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1720. Dek jaroj post tio estas dokumentita gastejo kun vianda vendejeto kaj konstruado de domo, kiun permesis administrantaro de la senjorujo.

La ellandigo de germana loĝantaro post la Dua Mondmilito kaŭzis signifan sinkon de la nombro de loĝantoj, en kies sekvo estis fermita eletrejo en konstruaĵo de eksa dratejo, fabriko por puntoj kaj kurtenoj kaj en la jaro 1953 ankaŭ segejo. Foriro de la loĝantoj malrapidiĝis en periodo inter la jaroj 1954–1966 en konekso kun establo de garnizono de limgardistaro. Malgraŭ tio estis en la jaroj 1959–1960 detruitaj proksimume sepdek neuzataj domoj.

Revivigon de la vilaĝo kontribuis konstruado de akva laboraĵo Přísečnice, sed eĉ tiel iom post iom superis nombro de refreŝigeja objektoj super la daŭre enloĝataj. Ĝis la jaro 1999 en la vilaĝo ne estis vendejo kaj provizadon per bazaj bezonaĵoj sekurigis dufoje semajne veturebla vendejo. Post malfermo de gastejo eblis en ĝi mendi bazajn nutraĵojn.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18697 257
18808 766
18909 177
190010 427
19109 677
19217 270
JaroLoĝantoj
19307 225
19501 492
19611 340
1970828
1980129
199188
JaroLoĝantoj
200189
201181
2014112
2016120
2017120
2018119
JaroLoĝantoj
2019123
2020150
2021162
2022178
2023167

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉe vojkruciĝo de ŝoseoj II/223 kaj II/224 situas kultura memorindaĵo de Ĉeĥio - protektata statuo de Virgulino Maria el la jaro 1753. Devene ĝi situis kontraŭ tombejo en pereinta urbo Přísečnice.
  • Ununura kultura memorindaĵo rekte en la vilaĝo estas domo n-ro 7 konstruita ĉirkaŭ la jaro 1800.
  • Empira preĝejo de sankta Kristoforo
  • Proksime de la preĝejo situas monumento de Julius Fučík, al viktimoj de faŝismo kaj falintoj dum la Dua Mondmilito

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]