En valo de Hutná estis en la jaro 1924 malkovrita de profesoro Wurdinger, la profesoro de gimnazio de Žatec, tombo de virino el la kvara jarcento. La skeleto estis metita en profundaĵo 150 centimetrojn sub duobla tavolo de ŝtonaro kaj ĝi estis riĉe ornamita de juveloj. Hodiaŭ ĝi estas metita en muzeo en Žatec kiel žiželica princino.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1318.