Lajos Ordódy
Lajos Ordódy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 12-an de februaro 1852 en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Nagymálas |
Morto | la 20-an de oktobro 1910 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Kiskereskény |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | László Ordódy |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto agronomo |
Lajos Ordódy [lajoŝ ordOdi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ordódy Lajos estis hungara agronomo, redaktoro. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis ordódi kaj alsólieszkói [alŝOlieskOi].
Lajos Ordódy[1][2] naskiĝis la 12-an de februaro 1852 en Nagymálas (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Málaš en Slovakio), li mortis la 20-an de oktobro 1910 en Kiskereskény (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Krškany en Slovakio).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Lajos Ordódy maturiĝis en gimnazio en 1869 en Pest (urbo), poste li akiris agronomian diplomon en ekonomia akademio en Kolozsmonostor en 1872. Post la diplomo li instruis po 1 jarojn en la akademio, respektive en Ekonomia Akademio (Magyaróvár), poste li studis kemion po 1 jarojn en Reĝa Universitato de Pest, respektive en teknikuniversitato de Vieno. Inter 1875-1880 li laboris en propraj bienoj, poste li havis gvidajn postenojn unue en la departemento, poste tutlande. En 1884 li fondis eldonejon kaj eldonis kaj redaktis agronomiajn gazetojn, en 1895 li fondis kooperativon pri vaporplugiloj. Li edziĝis en 1883. Li ricevis reĝan premion en 1883, post 2 jaroj belgan reĝan premion.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- A magyarországi állattenyésztők kalauza (1884)
- Mily növényeket termesszen a magyar gazda (1885)
- Rövid utasítás a műtrágyák használatára (1886)
- A szőlő trágyázása (1894)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- biografio hungare
- biografio hungare (legebla post klako al majusklo O, poste serĉu la nomon)
- biografio hungare (legebla en 1-a punkto)
- biografio germane
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://www.wikidata.org/wiki/Q1225335 wikidata
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM66713 hungarlingva datenaro de muzeo