Portalo:Homoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Portalo:Biografio)
HOMOJ
Biografia portalo

red.

Estu bonvenata en portalo pri homoj.
Naciaj enciklopedioj
Naciaj enciklopedioj

Biografio (el la greka bio, kio signifas vivo kaj graphein, kio signifas skribi) estas ĝenro de literaturo aŭ de aliaj medioj (ekz. filmo) fondita je priskribo de vivo kaj eventuale verko pri ia persono, kutime de personeco.


Nomtagoj en landoj

red.

Bv aldoni landon kaj la nomojn al la tagoj.

Hodiaŭ, la 28-a de majo festas sian nomtagon en la jenaj landoj tiuj personoj, kiuj nomiĝas:




Hodiaŭ okazis

red. La 28-an de majo

Naskiĝis

György Ligeti
György Ligeti

Mortis

Artikoloj
Informoj

red.

Tiu ĉi portalo estis fondita la 5-an de novembro 2006. Fondis ĝin: Petr Tomasovsky

Enmetu {{Portalo Homoj}} en artikolojn pri homoj kaj estiĝos

Se vi volas aliĝi al administrado de tiu ĉi portalo, ne timu aligi vian nomon:


Artikolo de la monato

red.

Emil HÁCHA – Prezidento Savinto
Emil HÁCHA – Prezidento Savinto

Emil HÁCHA (li naskiĝis la 12-an de julio 1872 – mortis la 27-an de junio 1945), protektorata prezidento en la jaroj 19381945.

Li estis prezidento en la plej malfacila periodo de lando. La alia flanko de monero de la prezidentado falis ĝuste al li, dorsflanko de la gloro kaj populareco. Post brila jurista kariero kaj eksterordinare sukcesa vivo li ne rifuzis devon. Li kutimis servi kaj pro insistado de politikistoj li prenis sur siajn ŝultrojn destinon, pri kiu neniu havis intereson. Li gvidis la landon seksatencita de hokokruco. Malgraŭe ke li tamen sukcesis en sia rolo, li pagis la plej altan prezon: per la vivo kaj ankaŭ per sia reputacio. Li fariĝis malamata simbolo de kunlaborado.

Etnoj

red.

Aborigenoj
Aborigenoj

La aborigenoj de Aŭstralio estas la unuaj loĝantoj de Aŭstralio, malkovrinta la landon jarmilojn antaŭ ol tion faris la eŭropanoj. Hodiaŭ, la aborigenoj nombras ĉirkaŭ 40 mil kaj parolas 50 lingvojn malsamajn. Iliaj prapatroj verŝajne alvenis al Aŭstralio antaŭ iomete pli ol 50.000 jaroj, sed la preciza dato estas daŭre necerta.

Listo de biografioj
Refreŝigu la paĝon por ekvidi alian biografion !
Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiuminute

red.

Sankta Sebastiano, de Botticelli.
Sankta Sebastiano, de Botticelli.

Sankta Sebastiano naskiĝis en Narbone, Francio, 256 - kaj mortis en 286. Li estas martiro kristana, mortigita dum la persekutado de imperiestro Diokleciano.

Laŭ aprokrifa verko atribuita al Sankta Ambrosio de Milano, Sebastiano estis soldato kiu eniris romian armeon ĉirkaŭ 283. Diokleciano, ignorante ke li estis kristano, nomis lin kapitanon de sia gvardo persona, la Pretoria gvardo. Ĉirkaŭ 286, lia malviolenta kondukto al arestitaj kristanoj iĝis lin kondaminita de perfido kaj la imperiestro ordonis lian ekzekutadon per sagoj (kiuj divenis lia simbolo). Sed Sebastiano ne mortis, kaj oni kondukis lin denove al Diokleciano, kiu ordonis bati lin ĝis la morto.

La barbara metodo de ekzekutado de Sebastiano, iĝis lin ofta temon de mezepoka arto, kiam li aperis, ĝenerale, kiel junulo ligita al paliso kaj vundita de multaj sagoj.

Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiusemajne

red.

Jaroslav HAŠEK (naskiĝis la 30-an de aprilo 1883 - mortis la 3-an de januaro 1923) estis ĉeĥa humuristo kaj satiristo, kiu famiĝis precipe per sia mondfama romano Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk, tradukita en sesdekon da lingvoj, sed li verkis ankaŭ mil kvincent rakontojn, li estis ĵurnalisto, poeto kaj mistifikanto.

Li naskiĝis 30-an de aprilo 1883 en Prago kiel filo de mezlerneja instruisto de matematiko Josef Hašek kaj de lia edzino Katerina. La familio kun tri infanoj (Jaroslav havis ankoraŭ je tri jaroj pli junan fraton Bohuslav kaj orfan kuzinon Maria) pro malriĉeco ofte ŝanĝis loĝejon, pli ol dekfoje dum lia infanaĝo. Neniam li ekkonis, kio estas vera hejmo kaj la manko de ankreco verŝajne influis lian vageman vivon.

Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiutage

red.

Salvador DALÍ
Salvador DALÍ

Salvador Domenec Felip Jacint Dalí Domenech (11-a de majo 1904 - 23-a de januaro 1989) estis grava kataluna artisto, plej konata pro sia superrealismaj verkoj kaj la emo provoki la publikon. La verkaro de Dalí estas rimarkinda pro okulfrapa kombino de bizaraj sonĝaj bildoj kun bonega pentrista kapablo influita de renesancaj majstroj. Dalí estis artisto kun grandaj talento kaj imagivo.

Dalí naskiĝis la 11-an de majo en la urbo Figueres, Katalunio, Hispanio, kiel filo de la riĉa kaj alte estimata mezklasano Salvador Dalí i Cusí (cetere, unu el la pioniroj de Esperanto en Katalunio).

Aliaj portaloj