Saltu al enhavo

István Szívós

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Szívós
István Szívós
István Szívós
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1948 (1948-04-24)
en Budapeŝto
Morto 10-an de novembro 2019 (2019-11-10) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro István Szívós (pli aĝa) Redakti la valoron en Wikidata
Infano Márton Szívós Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo akvopilkisto
dentisto
akvopilka trejnisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

István Szívós [iŝtvAn sIvOŝ] (Budapeŝto, la 24-an de aprilo 1948 ‒ Budapeŝto, la 10-an de novembro 2019),[1] laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szívós István, estis hungara akvopilkisto (meza avanulo), olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto, dentisto, altlerneja instruisto. Lia patro estis István Szívós (pli aĝa), lia filo estis Márton Szívós.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Szívós maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1966. Li akiris dentistan diplomon en Universitato Semmelweis en 1974, trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1981. Ekde 1974 li laboris en dentista kliniko, eĉ li instruis inter 1974-2010 en la universitato. Li edzino naskis 2 gefilojn. Li ricevis premiojn inter 1994-2018.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

István Szívós pro medicina konsilo li komencis naĝi en sia aĝo 10. Inter 1960-1980 estis akvopilkisto en 2 ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono naŭfoje, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1966-1980 325-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1968, Hungario en la Somera Olimpiko 1972, Hungario en la Somera Olimpiko 1976 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1980 kun ora, arĝenta kaj bronzaj medaloj, krome en mondĉampionumo li estis la unua 1973. Li estis trejnisto inter 1983-1990, krome li havis postenojn en la akvasporta vivo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]