István Bogár (komponisto)
István Bogár (komponisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de aŭgusto 1937 en Budapeŝto |
Morto | 26-an de decembro 2006 (69-jaraĝa) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
István Bogár [iŝtvAn], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bogár István estis hungara komponisto, dirigento, instruisto.
István Bogár[1] naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1937 en Budapeŝto, li mortis la 26-an de decembro 2006 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
István Bogár maturiĝis en muzika mezlernejo en sia naskiĝurbo, kie li lernis ekzemple de Ferenc Gergely kaj István Szelényi. Li akiris komponistan diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1963. Lia ĉefinstruisto estis Endre Szervánszky. Li instruis jam inter 1957–1968 en muziklernejo, poste li havis altan postenon en muzika eldonejo, same en la filharmoniejo inter 1972–1976, pli poste en signifa orkestro (1976–1983), fine en Hungara Radio ĝis 1987. En 1989 li fondis propran orkestron, kie li dirigentis. Ili prezentis pli ol mil koncertojn tutmonde. Kiel komponisto, li komponis ĉambrajn muzikojn, oratoriojn, kantatojn, fugojn, suitojn kaj konĉertojn. Lia filino estis violonisto.
Elektitaj verkoj, kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Árvízi hősök. (suito, 1971)
- Paganiniana. (por 5 blovinstrumentoj, 1985)
- Kortárs magyar fúvószene (1995)
- Magyar kortárs zeneszerzők rézfúvós kamarazenéje (1996)
- Harmonikaiskola. 1–2. (lernolibro por akordiono, kunaŭtoro, 1968–1971, 12-a eldono: 2009)