Saltu al enhavo

Gábor Ditrói

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Ditrói
Persona informo
Naskiĝo 3-an de oktobro 1884 (1884-10-03)
en Kluĵo
Morto 7-an de majo 1950 (1950-05-07) (65-jaraĝa)
en Szeged
Tombo
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto
okulkuracisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

DITRÓI Gábor (ditro:i) estis hungara kuracisto (oftalmologo), universitata profesoro naskiĝinta en Koloĵvaro la 3-an de oktobro 1884 kaj mortinta en Szeged la 7-an de majo 1950.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Gábor Ditrói havigis diplomon de kuracisto en Budapeŝto (1909) kaj li kvalifikiĝis kiel oftalmologo (1912). Li estis kuracisto inter 1909–13 en Budapeŝto, inter 1913–20 klinikkuracisto, asistanto en la fakultato de la Universitato de Koloĵvaro. En 1918 oni habilitis lin privatprofesoro. Inter 1921–1950 li estis adjunkto en la universitata kliniko de Szeged, de 1925 universitata profesoro, dekano (1930–31; 1939–40; 1945–46); rektoro (1935–36; 1948–49). Li estis redaktorarano de la fakrevuo Szemészet.

Libro[redakti | redakti fonton]

  • Klinik und Pathologie der Uvealtuberkulose" (kun György Szabó, Leipzig-Bp., 1943).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon