Ferenc Kiss (arbarinĝeniero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Kiss (arbarinĝeniero)
Ferenc Kiss (arbarinĝeniero)
Ferenc Kiss (arbarinĝeniero)
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1860 (1860-04-24)
en Szilsárkány
Morto 13-an de junio 1952 (1952-06-13) (92-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Akademio de Selmec
Okupo
Okupo forestry engineer
vdr

Ferenc Kiss [kiŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kiss Ferenc estis hungara inĝeniero pri arbaroj, membro de Societo Dugonics (1914).

Ferenc Kiss[1][2] naskiĝis la  24-an de aprilo 1860(nun 1860-04-24) en Szilsárkány, li mortis la 13-an de junio 1952 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Kiss maturiĝis en luterana liceo en Sopron en 1879, poste li akiris arbarinĝenieran diplomon en Akademio de Selmec en 1882. Post la diplomo li laboris jaron en arbaro ĉe Nagyvárad (tiam hungara urbo), poste en la ministerio. Inter 1886–1925 li estis estro de arbaroj ĉe Szeged, poste li pensiuliĝis. En tiu periodo li estis signifa figuro de arbarigo sur la ebenaĵo, Ferenc Móra nomumis lin paĉjo de la arbaroj ĉe Szeged. Li edziĝis en 1897, poste filino naskiĝis.

Busto pri Ferenc Kiss

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az akáczfa pajzstetűről. (1890)
  • A Szeged város vidékén lévő erdők leírása. (1900)
  • Akáccsemete-termelés ritkítással. (1910)
  • Az Alföld fásításának kérdéséhez. (1920, 1996)
  • Szeged. Városmonográfia. I–II. (kunaŭtoro, 1927)
  • Szeged erdészete. 1–3. (1939)
  • Elemi csapások az alföldi homokon. (1944)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Szilsárkány kaj Palaco Reök (ambaŭ en 1977)
  • lernejo en Ásotthalom portas la nomon "Kiss Ferenc" (1979)
  • mezlernejo en Szeged portas la nomon "Kiss Ferenc", kie ankaŭ busto videblas (1977)
  • arbaro ĉe Ásotthalom portas la nomon "Kiss Ferenc", kie memorkolono videblas

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]