Koko krias jam!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Koko Krias Jam!
Koko Krias Jam!
Koko Krias Jam!
Aŭtoro Ferenc Szilágyi
Eldonjaro 1955
Urbo La Laguna
Eldoninto Juan Régulo Pérez
Paĝoj 232
vdr

Koko Krias Jam! [1] estas 232-paĝa novelaro, originale esperantalingve verkita de Ferenc Szilágyi. Ĝi aperis en la jaro 1955 ĉe Eldonejo Stafeto en La Laguna.
La titolo de tiu libro estas menciita en la "baza legolisto" laŭ William Auld.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Tiu ĉi verko entenas 13 novelojn el ili kelkaj jam aperis en diversaj Esperanto-revuoj.
La aŭtoro havas multajn kvalitojn. La ĉefaj estas akra kvankam kompatema. Lia stilo memorigas tiun de la franco Guy de Maupassant. La karakteroj kaj la pejzaĝoj estas majstre pentritaj. Bonega verkisto kaj rekomendinda verko. 
— 1955(1966), Historio de Esperanto III, paĝo 1169
Citaĵo
 Tiu verko ŝajnas al la recenzanto la plej bona novelaro de Ferenc Szilágyi ĝis nun. Lingve la libro estas preskaŭ sen riproĉo... La stilo estas helpilo al komencanto kaj plezuro al la progresinto...
Certe pri la aspekto de la libro neniu povas plendi. Klare presita sur bona papero kun bela kovrilo ĝi estus vidinda posedaĵo sur ĉies librobreto kaj alloga propagandilo por nia lingvo en kiu ajn ekspoziciejo...Kiam novelo aŭ eseo en la libro temas pri infanoj aŭ samideanoj, ĝi gajigas. El tiuj plej amuza estas "Lumdiboĉo kaj lumofasto" en kiu post tre interesa priskribo pri la longa sveda somertago ni venas al la Luĉia-festo de la vintromezo. Se vi legos nenion alian en la libro, legu la priskribon de la eniro de anĝelino Luĉia al hungara vizitanto je noktomezo.
Tamen, dum legado de la pli seriozaj du trionoj de la libro stranga sento de neplena kontenteco leviĝis en mi. Kial? mi demandis al mi mem. Mi plu legis kaj ankoraŭ ne komprenis. La rakontoj estas interesaj, la roluloj havas ostojn kaj eĉ karnon kaj moviĝas, kaj Szilágyi havas la nepran kvaliton de progresema verkisto, ke li substrekas, ke la mondo estas malperfekta loko, kie homoj faras malhomaĵojn. Estas vere, ke li ne proponas rimedon plibonigi ĝin, sed la mankon de solvo por niaj sociaj problemoj mi ne mallaŭdas...
Mi rerigardis la novelon, kiu donis sian titolon al la libro. "Koko krias jam!" estas biografio de Henriko Dunant, la svisa findinto de la Internacia Ruĝa Kruco... Dunant, laŭ sia propra priskribo pri si mem, estis malsama homo al tiu imagita de Szilágyi...
Strangas, ke la Henriko Dunant en "Koko krias jam!" estas tiel pasiva kaj introspektema. Kaj tuj trafulmis mian menson la penso, ke ja al preskaŭ ĉiu heroo de Szlágyi mankas aktivemo kaj atakemo. Ili permesas, ke malagrablaĵoj okazu al ili, kaj ili eĉ ne pensas kiel forigi tiujn malagrablaĵojn.
Eble en la moderna mondo ni devas, kiel la du junuloj en "La vekiĝo", ofte akcepti tion, kion la superuloj faras al ni - sed ne ĉiam kaj ne senproteste. Frataj ideoj ne sufiĉas por konstrui novan mondon. Jen la klarigo de mia instinkta malkontento pri la noveloj de Szlágyi malgraŭ iliaj multaj meritoj. La neribelemo de liaj viktimoj kontraŭ ilia sorto lasas ĉe mi senton de senpova fatalismo, kontraŭ kiu mi aŭtomate protestas. Forigu la pasivon kaj pesimismon, Szilágyi, kaj verku por ni novelojn, en kiuj la bonuloj gaje kaj aktive helpas fari pli bonan mondon. 
— decembro 1955, Edward Ockey, Sennaciulo, 26-a jaro, n-ro 12(607), paĝo 7
Citaĵo
 Ni apenaŭ engarbejigis la freŝan novelaron „El la Maniko" de la skoto

R. Rossetti, kiam ni rikoltas tiun de la konata hungar-svedo, per la jam kvara eldono de „Stafeto". Ĉi-foje ĝi aperas tutruĝe *) en pli simpla sed tamen deca tualeto, eĉ iomete malpli zorgita kvazaŭ por ilustri rakonton pri la „presdiableto" en „facila vento", kiel averte titoliĝas la dua libroparto, kies ses rakontoj, kvankam distre interesaj, efektive ne elkreskis la kadron de la anekdoto. Sed el tio ne estas konkludenda laŭarta malplivaloro de sep aliaj noveloj, kiuj plifirmigas, parte repravigas la renomon de la verkisto. Szilagyi, eble trofrue metinta la ĉefakcenton sur la prozon **) estas lerta novelisto ja kun poeta animo, kaj ĉiam havas ion dirindan kaj volonte diratan pro interna puŝo. La nuna kulturo ĉefe moviĝas sub signo de racio kaj tekniko, sed beleco kaj fantazio feliĉe restas nevelkigeblaj branĉoj de lia vivarbo. Se la hela imago de l' pli sprita Rossetti senzorge suprensaltas de reala vivobazoo, la prefere malhelkolora fantazio de Szilagyi, kiu cetere debutis per „Trans la Fabeloceano" (1932), radikiftante en lia inventkapablo, pli alten flugas. Diversaj el liaj rakontoj, kun aŭ sen ironia bonhumoro aŭ aŭtobiografia elemento, ja disvolviĝas el origina ,,trovaĵo" kaj iomete misformantaj la „realon" en romantikeca sento, des pli tuŝas internan kordon. Ne mirigas, ke li kiel internidea esperantisto, kun la akcento sur ,,esper", inspiriĝis de militaj okazaĵoj, kaj noveloj en kiuj li konfrontas la senkulpan homon kun la stranga krueleco de la homfrato, sendube estas impresaj. Inter ili plej ampleksaj estas „La Flamsalamandro" kaj la entranĉa titolnovelo "Koko krias jam !" La unua surprize pritraktas ian animparencecon inter salamandro kaj knabino kiuj, grave vunditaj, la unua ekmortas dum la dua kvazaŭ renaskiĝas al pli pozitiva vivo. La priskribema aŭtoro ne ŝparas precizajn detalojn sciencajn kaj legendajn pri la besteto, sed li harmonie gvidas la kuriozan „trovaĵon" al skua fino. La emo simboligi eĉ pli trafe efikas en la alia menciita, en kiu la talenta verkisto sondas la animon de Henriko Dunant (la fondinto de la Ruĝa Kruco), transironta same kiel Zamenhof sian Rubikonon, sed laŭ la novelisto, eble post kontrastaj sentoj en inversa ordo, t.e. „vivi ankaŭ mi deziras, fajron sentas mi interne" * * *) Kvazaŭ „gvidmotivo" akompanas ĝin unuflanke la simbola „koko krias jam -ekmatenas jam" el hungara kanto kaj kaj la koko, el la evangelio aliflanke, en tipa reva kaj sonĝa sfero. Krom tiuj elstaraj krome legindas socirilataj noveloj, i.a. La amuza kaj satira „La Sekreto de la Banko" kaj precipe la trasentite sarkasma „Estis bone tiel", kiuj kun sava solvo montras la leĝon en manoj de senskrupulaj homoj ; legindas la ĉarma „Nila"- „bluokula, blondbukla knabineto, eta, gracia, plej ofte bonkonduta, kvarjara. Norda tipo, kvankam pli malalta ol la samaĝaj nordaj knabinoj. Ŝi estas serioza, gravmiena, aŭ turture (turte?) ridanta, precize kiel la situacio postulas..." sed sufiĉas... La tuta verko estas flustila, foje pacience detalema, foje abrupte telegrafa; la lingvajo ne rezultas el ekzercoj sur streĉita lingva ŝnurego kaj „tamen" neniel... kompromitas la esrrimnforton kaj psikologian enpenetron. Szilagyi ĉi-foje reviziigis sian verkon de la literatura komitato de „S.a.t." Estus pristudinda iam la rolo de tiaj komitatoj, gazetredaktoroj kaj recenzistoj en la evoluo aŭ neevoluo de la lingvo... en la respektinda nomo de nia kongresa kaj somerkursa popolo internacia... nur malbonaŭguran kovrilon.

    • ) aludas la sugestian sed unuavide
      • ) Vd. ,,Dekdu Poetoj" (1934)
        • ) Vd. „Mia Penso" de Z. 
— Tyneverum. Belga Esperantisto - Numero 336, Septembro - Ok. 1955
Citaĵo
 De stadio al stadio, en gaja strebado al glora rekordo, la flagranta torĉo de nia jam populara stafeto lasas akurate tre helajn reflektojn, kiel konkretajn atestoj de sia triumfa marso, tra la vasta kampo de la tutmonda esperantismo. Venis vico por la kvara starto, al tre belaspekta libro kun plaĉa abunda legaĵo, por kiu la nura nomo de ĝia aŭtoro estas sufiĉa garantio.

Kutime, en ĉiu lingva movado, la poetoj per la vervo de siaj poemoj estas la unuaj litaraturaj kurieroj, kvazaŭ fantaziaj heroldoj de idealaj aspiroj kaj arogaj deziroj. Sed, post iliaj flamaj strofoj aŭ lirikaj lamento, preskaŭ nur la prozistoj - liberaj de la velura sklaveco de ritmoj kaj rimoj — masonas pozitive, per vere kompakta materio, la fortikan blokon, kiu tiel fariĝas bastiono de la koncerna literaturo. Pravigante la antaŭajn asertojn per aroga kokeriko, ĉi tiu bela vomulumo de D-ro Szilágyi, kundensa teksto de suko plena bonega prozo, aperas en momento oportuna por konfirmi la prestiĝon, kiun ĝuste nun nia lingvo gajnas, antaŭ la scivolaj rigardoj de la ekstera mondo. La sonora titolo de la tuta kolekto — ĉar temas pri novelaro — apartenas al unu aparte elstara rakonto, kun delikata patoso, kie, inter dilemoj kaj kontrastoj, inter duboj kaj hezitoj, ĝermas la etikajn principoj, kiun estis en la animo de Henriko Dunant, iama komercisto kaj post nobla bonfarinto, kies torturita menso, tra ege krudaj scenoj de milito en la pasinta jarcento, pensis pri la ruĝo de la sango kaj pri la kruco de la kompato, por fari la emblemon kaj signon de tre konata bonfarema organizaĵo: La Ruĝa Kruco! En lerta kunplekto, ĉiu el la ceteraj noveloj, per la magio de loga rakontado, vibrigos ĝis ekstrema intenson ĉiujn kordojn de tiu spirita harpo, kiun ĉiu hejmo — eĉ plej skeptika! — portas kaj gardas en sia animo. Certe, tute certe — oni povas pri tio veti! — neniu leganto ĉe la fino scios diri ke li ne estis funde kaptita de serio da emocioj plej variaj, kvazaŭ speciale elektitaj por lia propra temperamento, almenaŭ en unu se ne en pluraj periodoj de jen unu jen alia romaneto el tiuj, kiujn laŭ ampleksa gamo, D-ro Szilágyi prezentas en sia lasta freŝa bukedo, por inciti niajn sentojn kaj altigi niajn pensojn per dolore ŝirantaj aflitoj aŭ per tre amuzaj komikaj faktoj... Jam en la enkonduka rakonto, La flamsalamendro , sur polurita fono de majstra priskribo de sovaĝan naturo kaj ordinara vilaĝa medio, la sinsekvaj venturoj de filozofema besto, en libera memdispono ĝis komforta kaptiteco kaj fina mizera morto, aperas en intima rilato kaj rekta ligiteco kun homa sorto, daŭre returniĝonta: infanaj petolaĵoj kaj teruraj spasmoj de perfortita knabino, kiam pro milito « la vivo iĝis pli kaj pli grize malpura, kaj la odoro de homŝvito, fumo, benzio kaj malbonkvalita karbo forpelis la verdan odormemoro de la infanaĝo » . Sub similaj impresoj, dum partizana milito, fluas La perdita velo, tiu blanka tuketo, tiui blanka tuketo, makulita de sango, ĉe poŝo de erare kaj fie pafmortigita junulo, kiam ameme gardante la velon por kara frateto, li revis samtempe pri la promesita frandaĵo de kiso — unua kiso! — de sia amantino ... Daŭras la beletra parado, sed mildiĝas la konturoj. La animo revenas al paco pere de la simpatio de Nila, kvarjara infanino, kies naivaj observoj kaj demandoj estas valora materialo por stutinda temo, eĉ por funda leciono pri psikologio. La sekreto de la banko, en formo de spritasatiro, kiun oni legs tre plaĉe, laŭ kreskantaj ondoj da ĝuo, estas forta frapo kaj prudenta averto kontraŭ la moderna socia epidemio de tiuj financajn institucioj, kiuj, sub la blufo de bombastaj nomoj kaj logaj reklamoj pri kreditoj aŭ monpruntoj, kaŝas la malpurajn karaktezajn ungegojn de la malnovaj procentegistoj. Tamen, almenaŭ en ĉi tiu novelaro — ŝerce kaj ŝerce plej alte morala — ruza kampulo, per sia vilaĝa flegmo, sukcesas malkrovi la sekreton de la banko kaj reversi ĝian tutan mekanismon el mensogoj, trompoj kaj intrigoj. Tio estu ja konsolo! Al la sama speco de morala instruo, sed denove laŭ serioza tono, apartenas la sekva peco, Estis bone kiel, kie honesta ago de juna advokato kaj decida solidareco de tuta komunumo savis, en oportuna aŭkcio, la modestan posedaĵon de malfeliĉulo. En la dua parto, subĝenerala devizo: Facila vento, kolektiĝas pluraj epizodoj aŭ bildoj el la esperantista popolo, ĉiuj kun bongusta enhavo, spicita per gaja humoro aŭ garnita per alta humanismo, tra la briloj kaj rebriloj de tiu ĉarma prozo kaj moderna stilo de nia ŝatata aŭtoro, en kiu mirinde hamonias pasiaj impetoj kun serenaj rezonoj, ridigaj vortludoj kun amaraj konsideroj, ĉar D-ro Szilágyi, nuntempa mentoro de nia literaturo, ankaŭ estas sentema homo, kiu, multesperinte en sia privata vivo, scias pro tio observi, kompreni kaj dedukti, por trafe kaj bele — belege !— priskribi la agojn kaj reagojn de ceteraj homoj, loĝantaj sur la tero. Jes, krom la supera kvalito de la riĉa enhavo, estas elstara rimarkinda ĝia pura priskribado, kiu serene fluas en bonega lingvo, simple kaj nature uzata sen ia artifiko, sen ia balasto, eĉ por ĉizi frazojn tiel plastikajn, tiel reliefajn, kiel la jena: « Estis manĝotempo, kaj la tuta urbo estis kvazaŭ granda moviĝanta, maĉanta makzzelo » . Similaj ekzemploj larĝe abundas kaj rave plezurigas la legado, kiu iĝas ankoraŭ multe pli facila pro ege singarda apliko de neologismoj kaj suplementeskaj vortoj, kio estas vere sekvinda vojo. Okulfrapa dukolora kovrilo, kun arta desegnaĵo estas digna fasado por la zorga tipografia aranĝo, kies klara preso, preskaŭ seneraroj, sur tre bona papero, kompletigas la meritojn, kiujn jam per si mem posedas la verko.

Varme do mi mi rekomendas ĝin, ĉar agante tiel mi plenumas nur honestan devon. Sed, aĉetante kaj legante tiun libron, oni ne nur pravigos mian rekomendon, sed plene oni lernos kaj ĝuos, pruvante cetere sian bonan guston. 
— Luis Hernández. Boletín n087 (mar 1956)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. tiele literumita en Historio de Esperanto (Léon Courtinat) kaj ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, paĝo 169, ISBN 978 1 59569 090 6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]