Edward Ockey

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Edward Philip OCKEY (nask. 1913, mortis la 21-an de novembro 2006 en Lydbury North (Shropshire, Britio)) estis brita esperantisto kaj havenoficisto. Li elpaŝis precipe per sia Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj de Esperanto, kaj studoj pri la oficiala vorttrezoro.

Ockey estis membro de UEA ekde 1941 kaj preskaŭ same longe delegito kaj fakdelegito pri bibliografio, genealogio kaj mormonismo. Liaj plej gravaj verkoj estas Akademia vortaro-radikaro: konkordanco de Fundamento de Esperanto (1978) kaj Bibliografio de vortaroj (1982; TTT-versio parte ĝisdatigita de Geoffrey Sutton, 2002). Sian grandan librokolekton Ockey donacis al UEA.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Leksikono de oficialaj vortoj

Citaĵo
 Kun difinoj en la angla. Eble interesa al esperantologoj. Temas pri kon science farita laboro, sed ŝajnas, ke s-ro Ockey ankaŭ amas promeni en la lando de la fantazioj. Diri, kiel li diras, ke “words formed from the 4.535 official Esperanto roots can adequately express the sense of th e 414.825 separate words contained in the thirteen volumes of the full Oxford English Dictionarv” ŝajnas evitenda ekzemplo de malpropagando. 
— F. de Diego. Boletín n191 (maj 1972)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 2007: Nekrologa noto en Esperanto (UEA), 2007, n-ro 4 (aprilo), p, 94.