Zuzana ČAPUTOVÁ (naskiĝis kiel Zuzana STRAPÁKOVÁ la 21-an de junio1973 en Bratislavo) estas slovaka politikisto, advokato, ekologiisto kaj aktivulo. La nuna prezidanto de Slovakio (ekde la 15-a de junio 2019). Ŝi engaĝiĝis pri ekologio, samseksemulaj rajtoj kaj kontraŭ korupto[1][2].
Ŝi unue ekis en la publikan konscion danke al 14-jara lukto kontraŭ la starigo de kontraŭleĝa toksa rubejo en sia naskiĝurbo, Pezinok. Pro sia sukcesa lukto, ŝi ricevis la medipremion Goldman pri ekologia aktivado de la jaro 2016 kaj ŝi eĉ gajnis la kromnomon "Erin Brockovich de Slovakio", laŭ la usona ekologia aktivulo, kiu venkis la energian korporacion "PG&E".
Čaputová estas la unua ina prezidento en la historio de Slovakio. Kun ŝia nomumo al la prezidanteco en la aĝo de 45, Čaputová estis la plej juna persono en la historio de Slovakio por funkcii kiel la prezidanto de la lando.