Zimri Lim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la limoj de la urbo Mari/Tel el-Hariri en hodiaŭa Sirio, kiam regis Zimri Lim, t.s. en la tempoj de Hamurabi

Zimri Lim, originanta de la Amoridoj, estis la lasta reĝo je Mari. Inter la jaroj 1775 kaj 1761 a.K. li verŝajne regis kvankam konkretaj pruvoj por tio ne ekzistas.

Li ricevis la regnon de la avo Jahdun Lim, kiu antaŭe estis estinta forpelita de ĝi fare de reĝo Ŝamŝi Adad. Eble Zimri Lim mortis en la brulanta urbo post venko de Hamurabi, la reĝo de Babilono. Feliĉe la incendio kuiris multajn argilajn tabulojn kiuj informas onin pri la ĉiutaga palaca vivo kaj la reĝa administrado.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]