Saltu al enhavo

Universitato Brandeis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato Brandeis
universitato
privata neprofitcela lernejo
Kampuso Redakti la valoron en Wikidata
moto hebree אמת, Emet

"Vero eĉ ĝis ĝiaj
plej internaj partoj"

Informoj
fondodato 20-a de oktobro 1948
fondinto(j) Israel Goldstein vd
speco privata esploruniversitato
Situo
Geografia situo 42° 21′ 56″ N, 71° 15′ 35″ U (mapo)42.36566-71.25974Koordinatoj: 42° 21′ 56″ N, 71° 15′ 35″ U (mapo)
lando Usono
urbo Waltham
adreso 415 South St, Waltham, MA, 02454-9110
poŝtkodo 02454-9110
Estraro
ĉefestro(j) Morris Berthold Abram (1968–1970)
Abram L. Sachar (en) Traduki (1948–1968) Redakti la valoron en Wikidata vd
Nombroj
nombro de studentoj 5 800 vd (stato: 8-a de decembro 2020)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
vd
filiita al
Association of American Universities vd
filioj
vd
Universitato Brandeis (Masaĉuseco)
Universitato Brandeis (Masaĉuseco)
DEC
Map
Universitato Brandeis
vdr

La Universitato Brandeis estas privata universitato en Waltham en la ŝtato Masaĉuseco, Usono, proksimume 13 km okcidente de Bostono. Ĝi estas kvalita universitato bazita sur esplorado.

Kvankam ĝi estas malgranda kaj relative juna universitato (precipe kompare kun la universitatoj Hedera ligo), ĝi ĝuas bonegan akademia prestiĝo. La lernejo estis fondita en 1948, kaj nomiĝas laŭ la unua juda juĝisto en la Supera Kortumo de Usono - Louis Dembitz Brandeis (1856-1941).

La universitato estis establita en tempo kiam judoj estis diskriminaciitaj en aliĝo al akademiaj studoj en Usono pro sia religio, en kelkaj lokoj asignante maksimuman kvanton de judaj studentoj. Ekzemple, Universitato Harvard asignis maksimuman kvoton de 10%. Sekve, estis decidite establi universitaton sen diskriminacio, tial la inkludo de la hebrea vorto "vero" en la centro de la emblemo de la universitato.

La Heller Lernejo por Socia Politiko kaj Administrado estas konata pro tre agnoskitaj pli altaj studoj en sociaj fakoj, socia politiko kaj internaciaj rilatoj.

En 2018, Brandeis havis entute 5,800 studentojn ĝis doktora nivelo (Ph.D). La lernejaj kotizoj estis en la sama tempo USUS$ 53,260 je jaro.

Akademiaj fakoj[redakti | redakti fonton]

La Universitato havas plurajn lernejojn:

  • La Postgimnazio de Artoj kaj Sciencoj: la kampoj de scienco, socioscienco, homscienco kaj arto estas studitaj en la lernejo. La studataj temoj inkluzivas matematikon, biokemion, biologion, kemion, komputadon, klasikajn studojn, ekonomikon, Orientazion, historion, mediajn studojn, Islamon kaj Mezorienton, lingvistikon, politikon, psikologion, sociologion, virinojn kaj seksajn studojn.
  • La Lernejo de Altnivelaj Studoj en Artoj kaj Sciencoj: la lernejo ofertas bakalaŭrajn kaj doktorajn programojn en ekzaktaj sciencoj, sociosciencoj kaj arto.
  • La Heller Lernejo de Politika Scienco kaj Administrado: la lernejo ofertas atestitajn programojn en komerca administrado, sansistemo-administrado, konfliktsolvado kaj publika administrado.
  • La Internacia Komerca Lernejo: en la lernejo vi povas studi komercan administradon por bakalaŭro, magistro en ekonomiko, komerca administrado kaj komerca analizo, same kiel tria grado en ekonomiko kaj financo.
  • La Rab-lernejo por somero kaj daŭraj studoj: lernejo por daŭraj studoj. Ĝi ankaŭ ofertas interretajn kursojn por akreditita grado.

Elektitaj instruistoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]