Trhové Sviny estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono, distrikto České Budějovice. En 2024 ĝi havis 5 284 loĝantojn.
Dekomence grava komerca centro de la plej suda parto de Suda Bohemio.
Ĉefa elirpunkto por piedmigraj ekskursoj al Slepičí hory (Kokina montaro).
Frugotika preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria, unu el plej valoraj tiuspecaj konstruaĵoj en la tuta regiono, kun nekutime alta sela tegmento
Akvoforĝejo de Bušek (ĉeĥlingve Buškův Hamr), unika teknika memorindaĵo el fino de la 18-a kaj komenco de la 19-a jarcentoj, en 1992-1995 rekonstruita kaj alirebligita por publiko