Tahta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tahta
setlejo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 26° 46′ N, 31° 30′ O (mapo)26.76833333333331.500555555556 [+]
Alto 66 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Tahta (Egiptio)
Tahta (Egiptio)
DEC
Situo de Tahta

Map

vdr

Tahta, laŭ egipta arabe طهطا, laŭ kopte ⲧϩⲟⲧⲏ estas urbego en Egiptio, en Alta Egiptio, en la Provinco Saŭhaĝ. Laŭ legendo la loknomo ricevis la nomon de antikva egipta princino.

Demografio[redakti | redakti fonton]

En Tahta loĝis 134 314 homoj en 2021 laŭ la Germanlingva Vikipedio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tahta troviĝas laŭ la maldekstra (okcidenta) bordo de Nilo 66 metrojn super la marnivelo. Provinca sidejo Saŭhaĝo troviĝas 30, Ĝarĝa 62, Kenao 140, Minjo (Egiptio) 164, Luksoro 165, Hurghada 236, Asuano 329, ĉefurbo Kairo 365, Suezo 371 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Grava fervoja akcidento okazis en Tahta la 26-an de marto 2021.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomio de Tahta konsistas el produktado de hejmaj mebloj. La proksimaj vilaĝoj estas agrikulturaj pro la Nilo.

Religio[redakti | redakti fonton]

En Tahta plejparte vivas islamanoj, krome ekzistas malgranda, sed signifa kopta-katolika komunumo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Tahta situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 1 mm, ĝenerale decembre. La averaĝa jara temperaturo estas 23,5 °C kaj varias inter 16-32 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tahta havas trairan fervojan linion laŭ la Nilo, same ĉefvojon laŭ ĉeflinio Kairo-Asuano. La plej proksima internacia flughaveno funkcias ĉe Saŭhaĝo. Dum la historio en la Nilo estis vigla ŝipado.

Ruĝa monaĥejo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans