Saltu al enhavo

Simone Fischer-Sorg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Simone FISCHER-SORG (naskiĝis je la nomo Simone Fischer la  19-an de aŭgusto 1970(nun 1970-08-19), do nun 53-jara) estas denaska germana esperantistino kaj slavistino. Ŝi en la 1990-aj jaroj plurajn jarojn estis estrarano de Germana Esperanto-Junularo pri renkontiĝoj kaj poste eksteraj rilatoj.[1] Ŝi estas la filino de la esperantisto Horst Fischer, kreskis en Rastatt kaj ekde la fino de la 1990-aj jaroj vivas en Saarbrücken.

  • Pri triviala flanko, nome la kanto "Simona" (Симона), kiun ŝiaj esperantistaj amikoj fine de la 1980-aj jaroj elektis kiel ŝian akustikan rekonilon, vidu la paĝon pri Vladimir Kuzmin.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ekzemple en Die Deutsche Esperanto-Jugend stellt sich vor (la teamo de GEJ sin prezentas), eldono 1995, paĝo 7