Sehore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sehore
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 466001
Demografio
Geografio
Geografia situo 23° 12′ N, 77° 5′ O (mapo)23.277.08 [+]
Alto 502 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Sehore (Madja-Pradeŝo)
Sehore (Madja-Pradeŝo)
DEC
Sehore
Sehore
Situo de Sehore
Sehore (Barato)
Sehore (Barato)
DEC
Sehore
Sehore
Situo de Sehore

Map

vdr

Sehore, laŭ (hindie सीहोर) estas urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La historia loknomo estis "Sidhhapur".

Demografio[redakti | redakti fonton]

Sehore havis populacion de 109 118 en 2011 kun legopovo 68%, kiu estas pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sehore situas en rando de Vindja Montaro 502 metrojn super la marnivelo. Subŝtata ĉefurbo Bopalo troviĝas 36, Narmadapuram 83, Maksi 95, Itarsi 97, Devas 110, Uĝĝen 133, Indaur 137, Guna 161, Betul 168, Mumbajo 646, tutlanda ĉefurbo Delhio 604, Kolkato 1158 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Sehore havas longan kaj gloran pasintecon, kie budhanoj kaj aliaj pastroj faris profundajn meditadojn. Sehore fanfaronas pri ĝia glora tradicio de komunuma harmonio kaj homogena kulturo. Sehore ludis decidan rolon en la liberecmovado de Hindio en 1857.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Sehore la ĉefa lingvo estas la hindia lingvo.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Sehore 73% de la populacio estas hinduoj, krome islamanoj 22%, ĝajnistoj 4% kaj ankaŭ aliaj religioj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sehore havas trairan fervojan linion en etapo inter Bopalo-Uĝĝen kaj la aŭtovojo Bopal-Indaur preteriras, al kiu vojoj faras kontaktojn. La plej proksima flughaveno funkcias en Bopalo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Sehore havas humidan subtropikan klimaton kun influo de musono. La plenjara pluvokanto estas iom pli, ol 1100 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter junio-septembro pro la musono. La averaĝa jara temperaturo varias inter 19-32 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans