Saltu al enhavo

Rudolf Sprotte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolf Sprotte
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Rudolf SPROTTE [ŝprote] (mortis en 1920) estis germana esperantisto. Li estis aŭtoro de Aoro, sistemo de internacia stenografio (germana, rusa, hispana, 1908) propagandita antaŭ la unua mondmilito. Li tradukis Esperanto-lernolibron de Michael Becker kaj Émile Grosjean-Maupin al la germana (Praktisches Esperanto-Lehrbuch, Paris 1910).

Poŝtkarto (1909) kun reklamo pri la sistemo de Sprotte