Rosario estas la plej loĝata urbo de la provinco Santa Fe, en Argentino. Ĝi situas apud rivero Paraná, 300 km nordokcidente de Bonaero (la argentina ĉefurbo), al kiu ĝi ligiĝas per moderna aŭtoŝoseo. Ĝi havas areon de 178 kv.km. Laŭ la censo de 2010, Rosario havas 1.198.528 loĝantojn. Ĝi estas grava ekonomia centro: vidu artikolon Komercborso de Rosario.
La Rosariaĵo (hispane Rosariazo) estis serio de protestaj movadoj, inkluzive de manifestacioj kaj strikoj en la urbo Rosario inter la monatoj de majo kaj septembro 1969 kontraŭ la diktaturo de Juan Carlos Onganía.