Saltu al enhavo

Rejnlanda-Vestfalia Teknologia Altlernejo Akeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rheinisch-Westfälische Technische Hochschule Aachen
publika universitato
Local Internet registry (en) Traduki
University of Excellence (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
moto estonto komencas ĉe ni
Informoj
fondodato 10-a de oktobro 1870
Situo
Geografia situo 50° 46′ 40″ N, 6° 4′ 41″ O (mapo)50.7777777777786.0780555555556Koordinatoj: 50° 46′ 40″ N, 6° 4′ 41″ O (mapo)
lando Germanio
urbo Akeno (Aachen), Nordrejn-Vestfalio (Nordrhein-Westfalen), Germanio
Estraro
gvidanto Ernst Schmachtenberg
Nombroj
nombro de studentoj 32.943 (WS 2009/10)
nombro de kunlaborantoj 7.539 (2009)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
vd
filioj
vd
Rheinisch-Westfälische Technische Hochschule Aachen (Nordrejn-Vestfalio)
Rheinisch-Westfälische Technische Hochschule Aachen (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Map
Rheinisch-Westfälische Technische Hochschule Aachen
vdr

La Rejnlanda-Vestfalia Teknologia Altlernejo Akeno - germane Rheinisch-Westfälische Technische Hochschule Aachen (prononco [RAJniŝ-vestFE:liŝe TEHniŝe HOĤŝu:le A:ĥn], mallongigo: RWTH Aachen) kun pli ol 30 mil studentoj estas unu de la tri plej grandaj universitatoj por teknikaj studoj en Germanio. Kiel la nomo indikas, ĝi situas en la historia imperia urbo Akeno (germane Aachen, prononco [A:ĥn]), en la okcidenta federacia lando Nordrejn-Vestfalio (Nordrhein-Westfalen).

Historio[redakti | redakti fonton]

ĉefa konstruaĵo

La RWTH malfermiĝis en 1870 sub la nomo „Königlich Rheinisch-Westphälische Polytechnische Schule zu Aachen“ (reĝa rejn-vestfalia politeknika lernejo en Aĥen), post kiam antaŭe planita akademio en Köln (Kolonjo) fiaskis. En la ĉefdomo komence instruis ĉirkaŭ 32 docentoj ĉirkaŭ 223 studentojn.

Dum 1880 la politeknika lernejo fariĝis "Teknika Altlernejo". En 1899 la teknikaj altlernejoj en Prusio ricevis la rajton por doktoriĝoj en inĝenieraj sciencoj, mallongigo de la titolo: „Dr.-Ing.“. La rajton doktoriĝi havis ĝis tiam nur la universitatoj. Tiun rajton donis la germana imperiestro Vilhelmo la 2-a (Germana Regno).

En 1965 estiĝis nova fakultato por filozofio kaj 1966 por medicino. Tiel fariĝis universitato el la origine pure teknika altlernejo. En 1980 la pedagogia altlernejo estis integrita. Kontraŭe al aliaj teknikaj altlernejoj kiuj ŝanĝis sian nomon al teknikaj universitatoj, la RWTH plutenis la nomon de teknika altlernejo por gardi la tradicion.

Kelkaj profesoroj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]