Pseŭdomuelejo
Pseŭdomuelejo estas konstruo kiu similas al muelejo sed ne enhavas muelilon. Ĝi povas servi por fari oleon, farbon ktp. aŭ por segi, pumpi, ŝlifi ion. Pseŭdomuelejo povas esti propulsita de vento, akvo, elektro, aŭ de muskolforto de homoj (mano, paŝrado) aŭ aliaj bestoj (ĉevalo, bovo).
Specoj de pseŭdomuelejoj[redakti | redakti fonton]
Laŭ propulso[redakti | redakti fonton]
ĉevalpseŭdomuelejo - tretpseŭdomuelejo - akvopseŭdomuelejo - ventpseŭdomuelejo - ventakvopseŭdomuelejo
Laŭ starloko[redakti | redakti fonton]
altaĵa pseŭdomuelejo - remparpseŭdomuelejo
Laŭ konstruo[redakti | redakti fonton]
ventmotoro - ĉapturnulo - surtera pseŭdomuelejo - pfalcmantela segejo - aranea pumpejo - platforma pseŭdomuelejo - tjaskero - herbeja pumpejo - piramida pumpejo
Laŭ funkcio aŭ produkto[redakti | redakti fonton]
olefarejo - paperfarejo - polderpumpejo - ŝlifejo - fulejo - segejo