Preĝejo de Sankta Ildefonso
Preĝejo de Sankta Ildefonso | |||
---|---|---|---|
kristana preĝejo • kultura heredo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | baroka arkitekturo vd | ||
Estiĝo | 1739 | ||
Lando | Portugalio vd | ||
Situo | Cedofeita, Santo Ildefonso, Sé, Miragaia, São Nicolau e Vitória | ||
Adreso | Rua de Santo Ildefonso | ||
Situanta sur | Batalha Square | ||
Situo | |||
Geografia situo | 41° 8′ 47″ N, 8° 36′ 23″ U (mapo)41.146289-8.606484Koordinatoj: 41° 8′ 47″ N, 8° 36′ 23″ U (mapo) [+] | ||
| |||
La Preĝejo de Sankta Ildefonso (Igreja de Santo Ildefonso) estas en la Praça da Batalha, en la nuna submunicipo (freguesia) Cedofeita, Santo Ildefonso, Sé, Miragaia, São Nicolau e Vitória, en la Historia Urboparto de Porto, Portugalio.[1]
La preĝejo estis rekonstruita ekde 1730, ĉar jam estis ruiniĝinta la unua preĝejo, kaj oni kompletigis ĝin en 1739, dediĉita al Sankta Ildefonso de Toledo.
La fasado estas regata de du flankaj sonorilturoj, pintigitaj per sferoj kaj ornamitaj frontonoj. En la mezo estas frontonigita niĉo de la patrono. La murojn kovras azuleĥoj de Jorge Colaço (1932), kiuj montras scenojn de la vivo de Sankta Ildefonso kaj alegoriojn de la Eŭkaristio. La navo estas plurlatera kaj de stilo prabaroka, kun plafono el ligno kaj ornamaj freskoj ripetitaj sur la muroj. La flankaj altaroj estas verkoj novklasikaj kaj la kunflankaj estas rokokaj. La retablo, verko de Nicolau Nasoni, estas baroka kaj rokoka de la dua duono de la 18-a jarcento.
La Preĝejo de Sankta Ildefonso estas klasita kiel Imóvel de Interesse Público (Konstruaĵo de Publika Intereso) ekde 1977.[1]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Paróquia Santo Ildefonso Arkivigite je 2013-08-19 per la retarkivo Wayback Machine
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Igreja de Santo Ildefonso en la portugala Vikipedio.