La Praga Akademio de Prezentartoj (ĉeĥeAkademie múzických uméní v Praze, akronime AMU) estas universitatnivela lernejo por muziko, teatro, danco, dramo, kino, televido kaj multfakaj studoj. La akademio estis fondita en 1945, kaj aktuale en 2017 proksimume 1,470 studentoj studis tie [1].
Muzika Fakultato (ĉeĥeHudební fakulta Akademie múzických uméní v Praze, akronime HAMU), kiu estas eŭropa muziklernejo je profesia nivelo. La lernejo situas en la historia centro de Prago. Ĝi estis fondita en 1946 fare de Edvard Beneš kiel unu el tri filioj de la Akademio de Prezentartoj.