Saltu al enhavo

Piroska Csányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piroska Csányi
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1909 (1909-02-23)
en Košice
Morto 2-an de julio 1981 (1981-07-02) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 60-11-12. fülke Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Mátyás Csányi Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Géza Berey Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

CSÁNYI Piroska [pr. ĉa:nji] estis hungara ĵurnalistino, verkistino naskiĝinta en Kassa la 13-an de februaro 1909 kaj mortinta en Budapeŝto la 2-an de julio 1981. Ŝi estis la filino de komponisto Mátyás Csányi kaj edzino de ĵurnalisto Géza Berey.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Piroska Csányi en 1930 ricevis la premion de la novelkonkurso de Brassói Lapok (Manillai szerelem) kaj en la sama jaro ŝi iĝis profesia ĵurnalistino, kunlaborontino de la gazetoj Aradi Közlöny, Szatmári Újság, Sajtó, Reggeli Lapok. Ekde 1938 en Hungarujo ŝi laboris al Délmagyarország de Segedo. Okaze de la germana okupado oni arestis ŝin (19-a de marto 1944) kaj malliberigis. Post la dua mondmilito ŝi sendis el Budapeŝto al Délmagyarország siajn „Pesti leveleit” (Leteroj el Peŝto).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A sivatag hangja (romano, Brassó, 1936);
  • A gyöngysoros asszony (roamno, Szatmár, 1937);
  • A kísértet farmja (romano, pseŭdnime Berry Scarlett, Bp., 1940).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon