Penalva do Castelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Penalva do Castelo
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3550
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 956  (2011) [+]
Loĝdenso 59 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 40′ N, 7° 41′ U (mapo)40.666666666667-7.6833333333333 [+]
Areo 134,34 km² (13 434 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Penalva do Castelo (Portugalio)
Penalva do Castelo (Portugalio)
DEC
Situo de Penalva do Castelo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Penalva do Castelo [+]
vdr

Penalva do Castelo estas urbo de Portugalio, situanta en la oriento de la Distrikto Viseu, Centra regiono kaj la subregiono Viseu Dão-Lafões. Ĝi havas ĉirkaŭ 2 000 loĝantojn (2021).

Ĝi estas sidejo de la municipo Penalva do Castelo, kiu havas totalan areon de 134,34 km², kaj 7 333 loĝantojn (2021), subdividita en 11 fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun Sátão, nordoriente kun Aguiar da Beira, oriente kun Fornos de Algodres, sude kun Mangualde kaj okcidente kun Viseu. La teritorio estas trapasata de la rivero Dão, dum la sidejo estas borde de la rivero kaj inter la urboj Mangualde sudokcidente kaj Sátão norde, dum ĉe Mangualde estas la aŭtoŝoseo A25 kiu ligas kun apuda Viseu.

Usona urbo Cumberland, Rod-Insulo, estis ĝemeligita kun Penalva do Castelo, ĉefe ĉar ĉirkaŭ 2 000 Penalvanoj loĝas en Cumberland.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dolmeno de Penedo do Com - Esmolfe.

Prahistorian loĝadon atestas monumentaj megalitoj troviĝantaj en la municipo.

El la romia epoko estas disaj restaĵoj.

Elstaras la arkitekturo de la 17-a kaj 18-a jarcentoj, videbla ĉefe en la senjordomegoj.

La loknomo Penalva do Castelo estas komprenebla kiel Blanka roko de la kastelo, kvankam estas neniu restaĵo de tia kastelo. Fakte la urbo nomiĝis Castendo ĝis 1957.

La areo de Penalva do Castelo estis konkerita el islamanoj inter 1058 kaj 1064, kiuj estis respektive, la jaroj de la konkeroj de Viseu kaj de Koimbro.

Post la fondo de la Reĝlando Portugalio (en 1143), ekis administracia organizado, per kreado de municipoj.

En la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis stabila kaj atingis eĉ 15 000 loĝantojn en 1950, sed poste malpliiĝis pro elmigrado ĝis nunaj 7 000 loĝantoj.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Penalva do Castelo havas la jenajn fregeziojn:

Fregezioj de la municipo Penalva do Castelo.
  • Antas e Matela
  • Castelo de Penalva
  • Esmolfe
  • Germil
  • Ínsua
  • Lusinde
  • Pindo
  • Real
  • Sezures
  • Trancozelos
  • Vila Cova do Covelo e Mareco

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En pluraj loĝlokoj estas interesaj preĝejoj kaj kapeloj, kun gravaj pentraĵoj kaj valoraj liturgiaj juveloj; krome estas ankaŭ nobelaj domegoj ĉefe el la 18a jarcento.

  • Dolmenoj de Penalva; Orca do Penedo en Esmolfe
  • Ĝardeno de la arbaro Mata da Senhora de Lourdes kaj Nobeldomego de Albuquerques en Ínsua
  • Pilorio, kapeloj kaj Preĝejo de Penalva do Castelo
  • Krucmonumento kaj preĝejo de Sezures
  • Monaĥejo de Santo Sepulcro aŭ de Águas Santas en Trancozelos
  • Akvomuelejoj

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Penalva do Castelo en la portugala Vikipedio.