Saltu al enhavo

Nikola Tomašić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikola Tomašić
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1864 (1864-01-13)
en Zagrebo
Morto 29-an de majo 1918 (1918-05-29) (54-jaraĝa)
en Trešćerovac
Lingvoj kroata vd
Ŝtataneco Kroatio vd
Partio People's Party (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Banuso de Kroatio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nikola Tomašić [tomaŝitj], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Tomassich MiklósTomasics Miklós estis kroata politikisto, ministro, banuso, parlamentano, profesoro, juristo. Lia nobela antaŭnomo estis koranai.

Banuso Nikola Tomašić

Nikola Tomašić [1] naskiĝis la 13-an de januaro 1864 en Kroatio en Zagrebo. Li mortis la 29-an de majo 1918 en Trešćerovac.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nikola Tomašić frekventis gimnazion, poste universitaton en sia naskiĝurbo. Li akiris juran diplomon en 1886, poste li laboris en juraj oficejoj. Post 2 jaroj li plulernis en universitatoj de Budapeŝto kaj Vieno. En 1891 li advokatiĝis, krome li instruis en universitato de Zagrebo. Inter 1892-1903 li estis parlamentano en la kroata parlamento, ekde 1896 ankaŭ en la hungara parlamento. En 1903 li iĝis senpostena ministro pri Kroatio-Slavonio-Dalmatio, en 1910 banuso kaj senatano. Post jaroj li forlasis la politikon, li aĉetis bienon en Trešćerovac, kie ĝismorte li vivis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Fundamenta juris publici regni Croatiae (1906)

Fontoj[redakti | redakti fonton]