El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mikaelo la 1-a de Rumanio, Mikaelo la 1-a von Hohenzollern-Sigmaringen (25-an de oktobro 1921 en Sinaia, Rumanio - 5-an de decembro 2017) estis dufoja reĝo de Rumanio: en la jaroj 1927–1930 kaj 1940–1947. En aŭgusto 1944 li renversis diktatoradon de marŝalo Ion Antonescu. En decembro 1947 Sovetunio trudis al Mikaelo la decidon abdiki kaj li elmigris al Svislando. En 1948 li edziĝis kun la princino Ana de Bourbon Parma. Mihai havas 5 filinojn: Margareta, Elena, Irina, Sofia kaj Maria.[1]
- ↑ Monato, internacia magazino sendependa, numero 1992/11, paĝo 8: La reĝo de Rumanio verkita de Gheorghe Salahura.