Marzieh Vahid Dastĝerdi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marzieh Vahid Dastĝerdi
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1959 (1959-02-11) (65-jaraĝa)
en Teherano
Ŝtataneco Irano vd
Alma mater Teherana universitato vd
Partio Zeynab Society (en) Traduki vd
Subskribo Marzieh Vahid Dastĝerdi
Familio
Patro Seifollah Vahid Dastjerdi vd
Profesio
Okupo politikisto
ginekologo
kuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marzieh VAHID DASTĜERDI (naskiĝis en 1959) estis ekde la 3-a de septembro 2009 la unua virino, ministro de Irano. Ŝi estras la ministrejon pri sano. Ŝi estis elektita de la irana parlamento per 175 voĉoj, 82 kontraŭvoĉoj kaj 29 ne-esprimoj.[1] Du aliaj virinoj, proponitoj de la irana prezidanto Mahmud Ahmadineĵad — Sausan Keŝavarz (kiel ministrino pri edukado) kaj Fateme Aĝarlu (kiel ministrino pri sociaj aferoj kaj asekuroj) — estis malakceptitaj de la meĝliso.[2]

Profesie Marzieh Vahid Dastĝerdi estas ginekologo. De 1992 ĝis 2000 ŝi estis deputito de la irana parlamento kaj subtenis en 1998 leĝoproponon [3], kiu postulis laŭŝarian apartigon de viroj kaj virinoj, ankaŭ en malsanulejoj. Ŝi estas la edzino de Hossein Schariatmadari, ĉefredaktoro de la gazeto Kayhan.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]