Saltu al enhavo

Manksa kato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manx
Vira "riser" Manx
Vira "riser" Manx
Aliaj nomoj Manks
Deveno Manksinsulo
Komunaj kromnomoj Stubbin, rumpy
Rasaj normoj
FIFe normaro
WCF normaro
CFA normaro
TICA normaro
GCCF normaro
AACE normaro
ACFA/CAA normaro
ACF normaro
CCA normaro
NZCF normaro
Notoj
Longharaj aŭ duonlongharaj specimenoj estas konsiderataj aparta raso, la Kimra, en kelkaj registroj.
Hejma kato (Felis catus)
vdr

La manksa kato (angle: Manx) estas raso de kato, kiu origine vivis en Manksinsulo, insulo en la Irlanda maro, de kie ĝi ricevis sian nomon. La loĝantoj de la insulo estas tre fieraj pri sia senvosta kato, ke ili elektis tion por simbolo de la insulo. Ĝi estas tre lerta, moviĝema, saĝa, senbezona, tenaca besto.

La manksa kato estas tute senvosta besto, per stranga iro, kun granda kaj globforma kapo, mallonga, denshararo. La koloro de ĝia okulo havas saman farbon ol la felo. La senvoste naskiĝintaj katidoj ofte formortas.

La senvosteco estas rezulto de genetika mutacio: la korpokonstruo de la besto ŝanĝiĝis, la postkola areo estas rondiĝinta, la dorso mallonga, la postaj kruroj de la kato estas pli longaj, fortaj ol la antaŭaj. Pro la menciitaj la moviĝo de la kato ne estas tiu leĝera paŝado ol kutima, sed iom simila al saltadeto. Ĝi mallerte grimpas kaj ne povas desalti el alto.

Ekzistas mitoj pri ties originoj.

  1. Kiam la arkeo de Noa pretis, li fermis la pordon al la vosto de la kato.
  2. Kiam la keltoj okupis la insulon, la soldatoj detranĉis la voston de indiĝenaj katoj kaj alpikis kasken kiel ornamaĵon. Poste la vostokurtigo iĝis kutima.
  3. Kelkaj pensas, ke la kato estas ŝippereulo de la hispana Armada, kiu plimultiĝis en la insuloj.

Galerio[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]