Malegaon
Malegaon | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 423203 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 20° 33′ N, 74° 33′ O (mapo)20.5574.55 [+] | ||
Areo | 68,56 km² (6 856 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Malegaon [+] | |||
Malegaon, laŭ urdua lingvo مالیگاؤں, marate मालेगाव aŭdu estas urbego, ankaŭ municipo en federacia ŝtato Barato, en subŝtato Maharaŝtro, en distrikto de Nasiko.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Malegaon situas laŭ rivero en alteco de 438 m. Dule troviĝas 47, Nandurbar 95, distrikta sidejo Nasiko 99, Aŭrangabado (Maharaŝtro) 111, Ĝalgaon 121, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 251, tutlanda ĉefurbo Delhio 938, Kolkato 1449 kilometrojn (aere) [1].
Demografio[redakti | redakti fonton]
Laŭ la censo en 2011 Malegaon havis populacion de 471 006, kun la aglomeraĵo 576 425.
Historio[redakti | redakti fonton]
Malegaon (antaŭe Maligaon) estiĝis krucvojo. Ekde 1740 komencis konstrui fortikaĵon dum 25 jarojn, tial konsiderinda nombro da islamaj laboristoj kaj metiistoj ekloĝis en la areo. Post kiam la britoj konkeris la fortikaĵon en 1818, islamanoj el Hajderabado migris al la regiono. Ribelo okazis en 1857, malsatkatastrofo en 1862. Komunumaj tumultoj, precipe pro islamanoj okazis en la 1960-aj jaroj.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Malegaon estas konata kiel teksa centro de Maharaŝtro, sed menciindas ankaŭ la filma industrio. La proksimaj vilaĝoj produktas ĉefe cepojn.
Lingvoj[redakti | redakti fonton]
78.23% de la populacio de Malegaon parolis la urduan, 16.76% la maratan, 1.77% la hindan lingvon kiel sia gepatra lingvo.
Religioj[redakti | redakti fonton]
En Malegaon vivas majoritate islamanoj 78,95%, hinduoj 18,50% budhanoj 1.42%.
Edukado[redakti | redakti fonton]
En Malegaon akademioj kaj kolegioj funkcias.
Klimato[redakti | redakti fonton]
En Malegaon pluvas jare po 570 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-septembro ofte pluvas, inter decembro-aprilo apenaŭ pluvas. La temperaturo varias inter 18-34 °C.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Maleagon ne havas fervojan kontakton, sed 5 vojoj kuras al la urbego. 2 pontoj helpas la trafikon. La mapo montras la plej proksiman flughavenon en Dhule.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- fortikaĵo
- pluraj preĝejoj