Laurent Cantet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laurent Cantet
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1961 (1961-04-11)
en Melle
Morto 25-an de aprilo 2024 (2024-04-25) (63-jaraĝa)
en 20-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Institut des hautes études cinématographiques • La Fémis
Okupo
Okupo filmreĝisoro
ĉefkameraisto
scenaristo
reĝisoro
Verkoj Human Resources
The Class
vdr

Laurent CANTET (naskiĝis la 11-an de aprilo 1961 en Melle, Deux-Sèvres, mortis la 25-an de aprilo 2024[1] en Parizo) estas franca reĝisoro.

La ĝis nun plej granda sukceso de Cantet estis la filmo Entre les murs (inter la muroj, 2008). Tiu filmo, socia esploro de pariza lerneja klaso gajnis la Oran Palmon, la ĉefan premion de la 61-a internacia filmofestivalo de Cannes en 2008.

Laurent Cantet mortis pro malsano la 25-an de aprilo 2024[2].

Filmografio[redakti | redakti fonton]

  • 1994 : Tous à la manif (ĉiuj al la manifestacio)
  • 1995 : Jeux de plage (strandludoj)
  • 1997 : Les Sanguinaires (la sangaviduloj)
  • 1999 : Ressources humaines (homaj resursoj)
  • 2001 : L'emploi du temps (la horaro)
  • 2005 : Vers le sud (suden)
  • 2008 : Entre les murs (inter la muroj)
  • 2012 : Foxfire
  • 2014 : Retour à Ithaque (reiru al Ithaca)
  • 2017 : L'Atelier (la ateliero)
  • 2021 : Arthur Rambo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]