Saltu al enhavo

Konjunktivito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konjunktivito estas medicina fakesprimo por inflamo de la konjunktivo (Tunica conjunctiva) de la okuloj. Ĝin povas estigi diversaj kaŭzoj. Kelkaj virusaj malsanoj havas konjunktiv-malsanigan efikon.

Ĝeneralaj simptomoj[redakti | redakti fonton]

  • Hiperemio = plifortiĝanta sangotrafluo kaj tiel ruĝiĝo de la konjunktivo (sanga kongesto)
  • edema kaj konjunktiva ŝveliĝo
  • Pseŭdoptoso = mallarĝiĝo de palpebra fendo
  • Sekreciado = elfluaĵoj
  • Epiforo = plifortiĝanta larmado
  • membrana kaj pseŭdomembrana Beläge
  • blazetoj
  • mukozaj ŝanĝiĝoj
  • fotofobio = lumsentemo
  • blefarospasmo = kungluiĝo de la palpebroj
  • juk-, brulsento
  • parte fortaj doloroj

Diversaj formoj de la konjunktivito[redakti | redakti fonton]

Konjunktivitoj kun mekanikaj kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Conjunktivitis simplex acuta (simpla akuta konjunktivito)[redakti | redakti fonton]

kaŭzoj[redakti | redakti fonton]
Mekanikaj stimuloj kiel ekz. fizikaj influoj, fumado, polvo kaj seka aero validas kiel ekaj faktoroj.
Simptomoj[redakti | redakti fonton]
Ruĝiĝo, juk- kaj brulsentemo, mallarĝiĝo de palpebra fendo kaj akvo-mukoza elfluo.
Terapio[redakti | redakti fonton]
Indulgo de la okuloj kaj uzo de okulgutoj, balzamoj ĉe gravaj okazoj.

Conjunktivitis nodosa[redakti | redakti fonton]

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]
Venena kaj mekanika infektado kun raŭpaj haroj.
Simptomoj[redakti | redakti fonton]
ĝeneralaj simptomoj (legu supre) en la unua fazo, en la dua fazo estiĝo de granuloj en formo de etaj knotoj en la konjunktivo.
Terapio[redakti | redakti fonton]
kirurgia forigo de la raŭpaj haroj kaj granuloj.

Keratoconjunktivitis sicca (seka formo de konjunktivo)[redakti | redakti fonton]

kaŭzoj[redakti | redakti fonton]
mankanta defenda larmofilmo
Subformoj[redakti | redakti fonton]
  • Keratitis superficialis punktata (surfaca, punktoforma divido)
  • Keratitis filiformis (Oni povas rekoni fajnajn epitelajn fadenojn ĉe palpebroj).
Terapio[redakti | redakti fonton]
Okulgutoj aŭ -ĵeleoj.

gigantopapilara konjunktivito[redakti | redakti fonton]

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]
Estiĝas post longa poratdo de kontaktlensoj aŭ vitrookuloj.
Simptomoj[redakti | redakti fonton]
gigantopapilara
Terapio[redakti | redakti fonton]
malportado de kontaktlensoj aŭ sintezaj okuloj.

Alergio-dependaj konjunktivito[redakti | redakti fonton]

Conjunktivitis allergica[redakti | redakti fonton]

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]
alergio je polvo, medikamento ktp.
Simptomoj[redakti | redakti fonton]
ĝeneralaj
Terapio[redakti | redakti fonton]
evito de la alergiaĵoj, apliko de okulgutoj

Conjunktivitis phlyctaenulosa et scrofulosa[redakti | redakti fonton]

Simptomoj[redakti | redakti fonton]
Apero de nodetoj.
Terapio[redakti | redakti fonton]
Kortikosteriodaj okulgutoj kaj pritraktado de la bazmalsano (ekz.tuberkulozo).

Conjunktivitis vernalis (ankaŭ frujara kataro)[redakti | redakti fonton]

Simptomoj[redakti | redakti fonton]
La konjunktivo montras pvimitan bildon.
kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Alergio

Terapio[redakti | redakti fonton]
Per okulgutoj.

Bakteriaj konjunktivitoj[redakti | redakti fonton]

Konjunktivito pro Stafilo-, strepto- kaj pneŭmokoko[redakti | redakti fonton]

Simptomoj[redakti | redakti fonton]
Sekreciado de pusoj, mukomemraĵoj.
Terapio[redakti | redakti fonton]
Antibiotikoj.

Gonokoka konjunktivito[redakti | redakti fonton]

Simptomoj[redakti | redakti fonton]
Kungluanta okulo kun tre infektaj pusoj.
Terapio[redakti | redakti fonton]

Per antibiotikoj.

Conjunktivitis diphterica[redakti | redakti fonton]

esiganto estas la bakterio „Diplokokkus diphteriae”.
Simptomoj[redakti | redakti fonton]
Pulsitaj okuloj, parte formortinta palpebra interno, ŝveliĝantaj limfaj nodetoj, febro.
Terapio[redakti | redakti fonton]
”Diphterieantitoxin” kaj loka larĝefikaj antibiotikoj.

Traĥomo (Conjunktivitis granulosa)[redakti | redakti fonton]

Paratraĥomo[redakti | redakti fonton]

Keratoconjunktivitis epidemica[redakti | redakti fonton]

Virusa konjunktivito[redakti | redakti fonton]

Kelkaj virusaj malsanoj havas konjunktiv-malsanigan efikon. Vidu ekzemple artikolon Malsano de Newcastle.