Koivisto (kampurbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koivisto
la luterana kirko Maria Magdalena, arkitekto Josef Stenbäck, konstruita de 1902 ĝis 1904 en la stilo de finna nacia romantismo

eksa komunumo de Finnlando
Administrado
Malaperinta en 1966
Demografio
Geografio
Geografia situo 60° 22′ N, 28° 37′ O (mapo)60.3666666728.61666667 [+]
Koivisto (Finnlando)
Koivisto (Finnlando)
DEC
Situo de Koivisto

Map

vdr

Koivisto (jen finne, svede Björkö) estas eksa kampurbo de Finnlando borde de la Finna golfo en Karelio, post la vintra kaj daŭriga militoj devige cedita al Sovetunio. Ĝi estis fondita en 1927. La eksa kampurbo apartenis al la gubernio Viipuri. Ĝi havis antaŭ la area cedo 2272 loĝantojn, kaj ĝia terareo estis 23,30 km². En la kampurbo estis multe komercaj kaj industriaj entreprenoj, kaj plu en Finnlando ekzistas konata koivisto-devena entrepreno, aŭtobusa entrepreno Koiviston auto ("aŭto de Koivisto"). Post la daŭriga milito la loĝantaro de la komunumo estis movita plejparte al la finna provinco Uusimaa. Nuntempe en la areo estas urbo Primorsk (Приморск), kun tia nomo ekde 1948.

la golfeto Katerlahti, parto de la Finna golfo