Saltu al enhavo

Kinisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kinisto estas artisto kiu praktikas kinarton. Tiu vorto estis jam uzita en la franca lingvo (cinéaste) ĉirkaŭ 1920 fare de Louis Delluc.[1] Li volis tiel marki opozicion inter la «komerca» kinindustrio kaj la arta kinarto, esplorema.

Kelkaj reĝisoroj de filmoj preferas tiun nomon «kinisto» — kiu faras referencon plie al la kreado de la filmo fare de unusola persono — ol la termino «reĝisoro», kiu elvokas plie la dispartigo de taskoj. Kinisto povas fari longajn kaj kurtajn filmojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La passion du cinéma: cinéphiles, ciné-clubs et salles spécialisées à Paris (La pasio pri kinarto); Christophe Gauthier, paĝo 81.