Kathrin Schirmer
Kathrin Schirmer | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Katrin Fischer |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1967 en Vajmaro, ![]() |
Morto | 19-an de februaro 2017 (50-jaraĝa) en Wattenbach, Hesio, ![]() |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio Germana Demokratia Respubliko ![]() |
Familio | |
Frat(in)o | Evelyn Fischer ![]() |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto kantisto moderatoro radio-prezentisto redaktoro ![]() |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/52/Bundesarchiv_Bild_183-87449-0001%2C_Weimar%2C_Franz-Liszt-Hochschule.jpg/220px-Bundesarchiv_Bild_183-87449-0001%2C_Weimar%2C_Franz-Liszt-Hochschule.jpg)
Kathrin SCHIRMER (naskiĝinta la 18-an de marto 1960 en Weimar, mortinta la 19-an de februaro 2017[1]) estis germana radio-moderigantino, novaĵanoncistino kaj muzikredaktorino. Antaŭe ŝi estis estinta ankaŭ kantistino de modkantoj.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Ŝi studis kantarton ĉe la Liszt-muzikaltlernejo vajmara. Kiel furorkantistino ŝi aperis dum la 1980-aj jaroj en la GDR-muzikaĵrangolistoj.
Poste ŝi ekinteresiĝis pri radio, laboris kiel parolistino, moderigantino kaj redaktorino en Berlino kaj en Kempten. En la 1992-a jaro ŝi ekdeĵoris ĉe Mitteldeutscher Rundfunk, kiel moderatorino por la populara radiokanalo MDR Turingio - La Radio. En 2015 ŝi komencis laboron por hr4 en Kaselo.
Ŝia fratino Evelyn Fischer estas ankaŭ kantistino kaj moderigistino, krome docentino universitata[2].
Diskaro[redakti | redakti fonton]
- Kinder von Babylon (Master Records)[3]
Subnotoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Nekrologo kun kura biografio ĉe hr4.de. Arkivita el la originalo je 2017-02-25. Alirita 2017-03-05.
- ↑ Raporto pri komuna rondirado kun ŝia fratino tra Weimar.. Arkivita el la originalo je 2012-09-07. Alirita 2012-09-07.
- ↑ Hejmpaĝo de René Möckel kun Schirmer-rilataj informoj.. Arkivita el la originalo je 2008-10-17. Alirita 2021-08-14.