Kastilio-Manĉo
Kastilio-Manĉo | |||
hispane Castilla-La Mancha | |||
aŭtonoma komunumo | |||
|
|||
'Oficiala nomo: 'Castila-La Mancha | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Najbaras kun | 13
| ||
Kelkaj urboj | 3
| ||
Situo | Toledo | ||
- alteco | 529 m s. m. | ||
Ĉefurbo | Toledo | ||
- koordinatoj | 39° 51′ 23″ N 04° 01′ 30″ U / 39.85639 °N, 4.02500 °U (mapo) | ||
Areo | 79 463 km² (7 946 300 ha) | ||
Loĝantaro | 2 100 998 (2013) | ||
Denseco | 26,44 loĝ./km² | ||
Aŭtonomeco | 10-a de aŭgusto 1982 | ||
Ĉefulo | Emiliano García-Page (ekde 4-a de julio 2015) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
ISO 3166-2:ES | ES-CM | ||
Situo de Toledo enkadre de Hispanio
| |||
Situo de Kastilio-Manĉo enkadre de Hispanio
| |||
Vikimedia Komunejo: Castile-La Mancha | |||
Retpaĝo: Registaro de Kastilio-Manĉo | |||
Kastilio-Manĉo, aŭ Kastilio-La Manĉo, estas aŭtonoma komunumo de Hispanio, okupanta la plej grandan parton de la antikva historia regiono Nov-Kastilio, (79 463 km²), escepte de la Madrida Regiono, kiu formis propran komunumon. Ĝi havas proksimume 1 980 000 loĝantojn. Grandan parton de la regiono konsistigas la geografia unuo Manĉo, pro kio la regiono ricevis sian nunan nomon.
La ĉefurbo estas Toledo, ĉe la rivero Taĵo. La regiono konsistas el la provincoj Albacete, Ciudad Real, Cuenca, Gvadalaĥaro kaj Toledo.
Ĉefaj urboj (kun loĝantaro en 2007):
- Albacete, 164 771
- Talavera de la Reina, 85 549, en la provinco Toledo
- Toledo, 78 618
- Gvadalaharo, 77 925,
- Reĝurbo (nacilingve Ciudad Real), 71 005,
- Cuenca, 52 980
- Puertoljano, 50 838, en la provinco Reĝurbo
- Tomelloso, 35 637, en la provinco Reĝurbo
- Hellin, 30 366
- Alcázar de San Juan, 29 693, en la provinco Reĝurbo
- Valdepeñas, 25 570
- Azuqueca de Henares, 28 155
- Villarrobledo, 25 417
- Almansa, 25 272
Kastilio-Manĉo estas la loko kie disvolviĝas granda parto de la aventuroj de Don-Kiĥoto el Manĉo, de Miguel de Cervantes.
|