Kastelo de Törökbálint
Kastelo de Törökbálint | ||
---|---|---|
burgo | ||
Lando | Hungario | |
Regiono | Meza Hungario | |
Situo | Törökbálint | |
- koordinatoj | 47° 26′ 14″ N, 18° 55′ 26″ O (mapo)47.4372418.9238Koordinatoj: 47° 26′ 14″ N, 18° 55′ 26″ O (mapo) | |
La kastelo de Törökbálint (konata ankaŭ pri la iama posedanto Walla) estas historia monumento en urbo Törökbálint (Hungario). La konstruaĵo estas konata ankaŭ vilao, burgo, loĝturo aŭ elvidejo.
Historio[redakti | redakti fonton]
En 1895 (laŭ alia informo en 1902) riĉa entreprenisto Walla konstruis interesan konstruaĵon sur monteto. La arkitekto estis Ignác Alpár. Komence de la socialismo la ŝtato forprenis ĝin. En 1981 la heredintoj reaĉetis ĝin, sed ili vendas la kastelon en 2023. Iam ene estis muzeo pri feraj fornoj.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La unuetaĝa kastelo situas rekte laŭ vojo, sed apud la vilao belega parko troviĝas. La fasado estas malsimetria, meze ia turo altiĝas, kiu estas duetaĝa, sed pli supre la elvideja parto estas plia nivelo. La ceteraj partoj estis vivospaco de la familio (salono, dormoĉambroj, servaj ĉambroj, k.s. La kastelo havas ferman terason, mansardon kaj kelon. Miksa Róth kreis la vitralojn.