Kalvinana preĝejo (Tiszakécske)
Kalvinana preĝejo de Tiszakécske | |
---|---|
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Tiszakécske |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Bács-Kiskun |
Dato de konsekro | 1909 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | novgotiko |
Konstruado | 1906–1909 |
Specifo | |
Enhaveco | 1200 sidlokoj, 50 starlokoj |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 6060 Tiszakécske Templom tér 2. |
La Kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento (deklarita en 1998) en urbo Tiszakécske (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu kirko estis konstruita en mezo de iama vilaĝo Ókécske inter 1906-1909. Dum la 2-a mondmilito ĝi difektiĝis, sed poste ĝi estis renovigita. Lastfoje en 1992 okazis renovigaj laboroj.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola laŭ la ĉefplaco. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas. Kelkaj ŝtupoj kuras al la ĉefenirejo, kiu troviĝas tra la turo. Alia enirejo estas tra la krucnavo. Krom la turo la konstruaĵo havas ankoraŭ 10 turetojn. En la turo 4 sonoriloj loĝas. La navo havas krucnavon kaj finiĝas en kvarangula absido. Interne laŭ la kutimo la muroj estas blankaj. En la galerio orgeno funkcias, kiu redonas sonadon de barokaj orgenoj en Turingio, tial oni aranĝas interne ankaŭ koncertojn.
La sama preĝejo estis konstruita post jaroj en Ráckeve (Kalvinana preĝejo (Ráckeve)).