Kaja KALLAS (naskiĝis la 18-an de junio1977(nun 1977-06-18) en Talino, Estonio) estas estona advokato, politikistino, ano de la Estona Reforma Partio, ĉefministro de Estonio ekde la 26-a de januaro 2021. Ŝi estis prezidanto de la Reformpartio, iama membro de la Eŭropa Parlamento kiel parto de la Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo (2014-2018). Ŝi estis deputito ĉe la Parlamento de Estonio, Riigikogu, inter 2011 kaj 2014. Post la naciaj parlamentaj balotoj de marto 2019 ŝi sensukcese provis formi registaron, kaj finfine sukcesis en januaro 2021 per koalicio kun la Estonia Centra Partio. Ŝia politiko ekde la fino de 2021 estas laŭeble forta subteno al Ukrainio. Estonio finance plej subtenas la registaron de Ukrainio, kalkulante po homo. La naciaj parlamentaj balotoj de la 5-a de marto 2023 konfirmis la subtenon al la Estonia Centra Partio kaj al Kaja Kallas, per 31,24 % de ĉiuj voĉoj kaj sekve 37 anstataŭ la antaŭe 34 membroj en la parlamento de Estonio, kiu sume havas 101 membrojn.
Dum la 2021-2022 rus-ukrainia krizo, Kallas diris ke la tergasdukto Nord Stream 2 estis " geopolitika kaj ne ekonomia projekto" kaj volis ke la duktoprojekto finiĝu. Ŝi ankaŭ diris ke la uzo de rusa tergaso estis granda politika problemo en EU[1].
En februaro 2023, Kallas estis menciita kiel ebla kandidato por anstataŭigi la ĝeneralan sekretarion de NATOJens Stoltenberg[2].