Saltu al enhavo

John Aubrey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Aubrey
Persona informo
John Aubrey
Naskiĝo 12-an de marto 1626 (1626-03-12)
en Malmesbury
Morto 7-an de junio 1697 (1697-06-07) (71-jaraĝa)
en Oksfordo
Tombo St Mary Magdalen's Church, Oxford (en) Traduki 51° 45′ 17″ Nordo 1° 15′ 32″ Okcidento / 51.75462 °N, 1.258826 °U / 51.75462; -1.258826 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Kolegio Triunuo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Richard Aubrey (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo antropologo
historiisto
arthistoriisto
Antikvaĵisto
eseisto
verkisto
biografo
arkeologo
sciencisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Antikvaĵo, kreiva kaj profesia verkado kaj biografio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Anglio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John AUBREY (la 12-an de marto 1626 - la 7-an de junio 1697) estis angla verkisto kaj antikvisto.

Li naskiĝis proksime al Malmesbury, Wiltshire, kie li eniris lernejon. En 1642 li komencis studi ĉe Trinity College, Universitato de Oksfordo, sed la Angla enlanda milito interrompis liajn studojn. En 1649 li eltrovis la megalitajn restaĵojn ĉe Avebury - granda ŝtona cirklo kiun li montris al la reĝo Karlo la 2-a en 1663. Li studis la antikvajn restaĵojn de Wiltshire, pri kiuj li eldonis 2-voluman ne-kompletan libron. En 1663 li aniĝis al la angla Reĝa Socio, grupo de homoj kiuj interesiĝis pri la sciencoj.

Lia plej fama verko estas la Mallongaj Biografioj (angle, Brief Lives), serio de (ne ĉiam fidindaj) notoj kaj anekdotoj pri eminentaj personoj.