Ismael Gomes Braga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ismael Gomes Braga
Esperanta-Portugala Vortaro, verkita de Ismael Gomes Braga
Esperanta-Portugala Vortaro, verkita de Ismael Gomes Braga
Persona informo
Naskiĝo 14-an de julio 1891 (1891-07-14)
en Ubá
Morto 18-an de januaro 1969 (1969-01-18) (77-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto • vortaristo
vdr

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Braga el la Enciklopedio de Esperanto.

Ismael GOMES BRAGA (iŝmael gomjz braga) [iŝma'eł 'gomjz 'bragə] (pseŭdonimoj Kristano Hagarido, Lino Teles k.a., naskiĝis la 14-an de julio 1891 en la urbo Ubá, Minas Gerais, mortis la 18-an de januaro 1969) estis brazila librotenisto, spiritisto kaj Esperanto-vortaristo.

Esperantisto kaj spiritisto[redakti | redakti fonton]

Ekde 1914, kiam li loĝis en la urbo Teixeira, Ismael fariĝis unu el la plej grandaj disvastigantoj de Esperanto en la subŝtato Minas Gerais. Li daŭre propagandis en spiritistaj rondoj kaj verkis artikolojn por pluraj gazetoj. Li estis vic-prezidanto de Amerika Esperanto-Akademio.

En 1937 li kreis la Esperantan departementon de Brazila Spiritisma Federacio (FEB) kaj ekuzis ties presejon por eldonado de diversaj verkoj[1].

Li tradukis la verkon La Evangelio laŭ Spiritismo de Allan Kardec, kies unua eldono en Esperanto aperis en 1947. En 1952, dum la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto, okazinta en Recifo, Gomes Braga gvidis en la sidejo de Pernambuka Spiritisma Federacio la unuan spiritisman publikan kunsidon en Brazilo tute en Esperanto.

Li havis nur unu filon, Lauro-Zamenhof Rola Braga (1923-1981), kiu en frua aĝo jam scipovis la lingvon.

Vortaristo[redakti | redakti fonton]

Ismael Gomes Braga ankaŭ estis vortaristo kaj kompilis du gravajn vortarojn por brazilanoj kaj portugal-lingvanoj ĝenerale:

  • En 1954 aperis la vortaro portugala-Esperanto (Dicionário Português-Esperanto) en Rio de Ĵaneiro (300 p.) kaj tie estis reeldonita en 1965 (362 p.). La 2a eldono estis publikigita en 1989 kun suplemento de Sylla Chaves (576 p.).
  • La alidirekta vortaro Esperanto-portugala (Dicionário Português-Esperanto) aperis du jarojn poste en 1956 (159 p.), 2a eld. 1961 (159 p.), 3a eld. 1976 (159 p.).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Li eldonis dekojn da libroj, interalie:

  • Curso de Esperanto pela Bíblia
  • Iniciação no Esperanto
  • Manual Completo de Esperanto
  • Saber Ler e Escrever
  • 1938 – Método de Esperanto
  • 1938 – Primeiro Manual de Esperanto (FEB)
  • 1941 – Guia de Conversação Português-Esperanto
  • 1949 – Elos Doutrinários (FEB)
  • 1954 – Dicionário Português-Esperanto
  • 1956 – Dicionário Esperanto-Português
  • 1959 – Gramática de Esperanto
  • 1964 – Grande Dicionário Esperanto-Português (KKE)
  • 1965 - Veterano?
  • 1973 – O Livro de Tobias (FEB)
  • 1998 – O Esperanto na Visão Espírita (Esperanto laŭ la spiritisma vidpunkto)

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Gramática de Esperanto

Citaĵo
 Ĉie, tra la vasta Esperantujo, oni aŭdas plendi pri manko de taŭga lernmaterialo, ĉar bedaŭrinde la kutimaj financaj malhelpoj metas baron al la deziroj kaj bezonoj reeldoni elĉerpitajn malnovajn lernolibrojn, kiuj, cetere, kvankam bonaj kaj utilaj siatempe, prezentas instrumetodojn ne jam plene akordajn kun pli trafaj sistemoj de la moderna pedagogio.

Tamen, en la mondo ekzistas lando — ĉarma lando!— Brazilo, kie Esperanto efektive sekure progresas kaj disvastiĝas, ne nur ja pro la granda nombro da geaj lernantoj, ĉeestantaj regule en la kursoj, sed ankaŭ eerte plej efike pro la ĝoje atentinda fakto, ke plimulto da ili fariĝas aŭ jam fariĝis perfektaj posedantoj de la Lingvo Internacia; laŭ tia grado, ke eĉ se ili ĉiuj ne pretendas paradi kiel virtuozoj de Esperanto, ili ankaŭ ne senkreditigas ĝin, kiel aliaj, kiuj restas por eterne en la stulta situacio de ridindaj balbutantoj. Unu él la plej aktivaj elementoj, danik'al kies senlacaj klopodoj ekzistas nun tiel bela florado en la brazila ĝardeno, estas mem S-ro Ismael Gomes Braga, kiu, en ĉi tiu freŝa lernolibro por siaj samlingvanoj, talente kompilis la sciojn akiritajn en la faka instruado de Esperanto, dum multe kaj multe da jaroj. Kaj, jen do, kiel rezulto, sufiĉe dika verko, konsistanta nur el sukoplena substanco, sen ĝena balasto da rutinaĵoj, sed kun zorge kaj lerte ordigita materialo, kie koncizaj kaj hele klaraj gramatikaj difinoj antaŭas oportunajn ekzercojn, kies prilaboro jam en la komenco liveros ĝuon kaj distron al la gelernantoj, instigante ilin studi funde kaj profite, sen nepra neceso ĉeesti kurson. Mi dankas la afablajn vortojn, kiujn S-ro Gomes Braga diras al mi en dediĉa surskribo. Kelkaj el ili estas ĝenerale interesaj: «Kvankam mi estas progresema homo, ĉi tiu libro estas la plej konservativa, kiun vi iam vidos. Nia lingvo estas produkto de talenta laborado de multaj seriozaj homoj tra la mondo, kaj ĝi meritas nian respekton kaj honestan studadon, kiel ni ja faras por niaj naciaj lingvoj». Inda mentoro, do, li estas por la juna kaj sana brazila esperantismo, kiu rekorde gajnas novajn poziciojn en senhalta antaŭenirado, kiel ĵus atestas grava informo pri malfermo de oficialaj kursoj en la Militista Lernejo de Rio de Janeiro, kie la verko de nia kompetenta pioniro praktike montros siajn bonegajn kvalitojn por

formi esperantistojn, lingve perfektaj kaj spirite fervoraj, sindonemaj... Cetere, ĉi tiu gramatiko, pro la granda simileco inter la portugala kaj hispana lingvoj, nepre devas esti atentata en la preparo de eldonoj aŭ reeldonoj de hispanlingvaj lernolibroj, kiuj, pro plena elĉerpiĝo, tiel urĝe necesaj estas nun, antaŭ la esperige kreskantaj postuloj de nia propra enlanda movado
— Boletín n055 (jul 1953)

Pri Dicionário Esperanto-Português

Citaĵo
 ni povus aserti, ke la ĵus aperinta vortaro estas la plej kompleta, la plej konsilinda, la plej laŭcela kompilo de esperantaj-portugalaj vortoj ĝis nun publikita. Samformata, sed malpli dika ol la tre bona vortaro de Joels, antaŭ longe tute elĉerpita, la nova verko prezentas tiun avantaĝon super la citita, ke ĝi enhavas aregon da neologismoj. La ĵusa eldono kontentigas postulon, satigas bezonon, kiu forte sentiĝis. Ĉe tiu vortaro, kun belaspekta kovrilo kaj konvena por la poŝo, nur oni bedaŭras la tro modestan prezenton kaj la malbonan paperon.

Ekde nun, ne sole la lernantoj, sed precipe la studemuloj, la vortaramantoj povas enmanigi al si tre fidindan, tre kompetentan gvidilon. Mi sincere gratulas ĝian aŭtoron. Oni admiras la eksterordinarajn kvalitojn de Ismael Braga, brazila pioniro, kies ĉiama aktiveco kaj mirinda vivfreŝeco ŝajnas neelĉerpeblaj. Per Ĝi tiu verko, ĝia kompilinto, multfaka erudito, firmigis siajn vortaristajn kapablojn kaj forgesigis la gravajn mankojn de sia urĝe preparita Portug-Esper. Vortaro, kies duan eldonon oni atendas, ĝuste kompletigita kaj reviziita. En la plano de la recenzita verko oni legas, ke ĝi ampleksas la tutan aktualan vortaron de Esperanto, inkluzive neologismojn. Plej precize oni devis certigi, ke ĝi registras preskaŭ la tuton. Foliumante ĝin, mi hazarde konstatis ke Dafno malestas. Oni envortarigis la neologismon Descendi, sed mankas la respektiva antonimo Ascendi. Dekojn da radikoj kaj aldonaj signifoj de vortoj, kiujn Suplemento de Plena Vortaro entenas, ankaŭ mi ne trovis. El la multaj preterlasitaj radikoj, la sekvantajn mi vicigas, kun aliaj ne forigendaj pro sia komuna, scienca aŭ teknika uzado: Adiabata, Akrostiko, Analgezio, Aneŭrismo, Armistico, Asembleo, Asimptoto, Baskulo, Cibernetiko, Divizoro, Ekstrapoli, Geno, Hulo, Izentropa, Magazino, Nekromancio, Pinaklo. Por ne dikigi la volumon, oni konsistigis ĝin el du partoj: I - Ĝustasence vortara. II - Laŭlinia sinsekva listo de vortoj, sen la portugalaj ekvivalentoj. La dua ordigo jen estas jen ne estas konsilinda sistemo. La la unua parto nur vidiĝas esper—portugalaj vortoj, kaj aliaj similaj sinonimoj aŭ klarigoj, se okaze ili estas bezonataj, por eviti konfuzon kaj helpi la komprenon. La elekto, laŭ mia opinio, estis pli arbitra ol sistema. Tie kaj tie, la vortara parto entenas vortojn, kies portugala traduko, neakompanata de samsignifaj esprimoj aŭ klarigoj, sajnas nenecesa. Ĉar ili estas facile troveblaj, mi ne transskribas ilin, por ne longigi la recenzon. Observante la principon, kiu pravigis la duan parton, oni ilin devis ankaŭ tie lokigi, pro intuicia ekvivalenteco kaj evidenta ortografia simileco. Kontraŭe, en la laŭlinia listo, vortoj viciĝas, kiuj diferencas skribe tiamaniere, ke sendube ili embarasos neklerajn konsultantojn aŭ kaŭzos miskomprenon. En Abato kaj la portugala ekvivalento Abade, ĉe la finaj silaboj, la dentaloplosivoj T-D, kvankam samorgane elparoleblaj, estas du apartaj konsonantoj. Mezinstruita konsultanto sen etimologiaj konoj, ne sciante la devenajn kaj fonetikajn regulojn, eble hezitos pro la sameco de la esperanta radiko al la portugala verbo Abat-er (abat-o, abat-es, abat-e, k. c.) Kiel ekvivalentoj, troviĝas iafoje arkaikaĵoj aŭ brazilaj vortoj kaj esprimoj. Interaliaj, mi substrekis la ĉi-subajn. Mi ilin grupigas, apudmetante tiujn portugalajn vortojn, kiujn mi supozas aldonendaj pro ilia ĝenerala uzo. Jen do ili:

BANKEDO : BANQUETE, ágape estas arkaikaĵo); fakto: facto, (en Portugalujo la laŭetimologia prononco estas faktu, kaj en Brazilo fatu) — aldonaj sinonimoj: acçáo [tiel], feito, acontecimento, sucesso, kompleto - fato, la brazila vorto terno (vest.), en Portugalujo signifas: trio [tiel], dolĉa milda, sentema, mala k.a. ferio : FERIADO, licença, (dia de) DESCANSO, (sueto estas arkaismo); menu : ementa, lista carta (cardápio estas brazila neologismo); NEGLIĜO: ROBE, BATA, PIJAMA (chambre estas neuzita); mitingo: COMICIO (pli bone ol reunido popular); STEVARDO: DISPENSEIRO DE BORDO (taifeiro, aero-moço estas brazilaj esprimoj); ŝpalo : CHULIPA, TRAVESSA DO CAMINHO DE FERRO (dormente estas neuzita kaj estrada de ferro nur brazila kombino);TRAMO : CALMA, CARRIL, RAIL -veturilo: eléctrico; -vojo LINHA , VIA (trilho, cavado, bonde, tranvía oni diras en Brazilo); TRIPAĴO: dobrada, TRIPAS (dobradinha estas brazila dirmaniero). La brazila dialekto riĉigis la portugalan vortaron per abundeco da esprimoj kaj vortoj signifoplenaj, precizaj, taŭgaj, sed la portugala lingvo, unu el la sep plej gravaj, tuj post la hispana, estas malnova kaj kultura idiomo. Ĝin studas, parolas kaj skribas, volonte aŭ devige, multlandaj studemuloj, profesoroj, lingvistoj, beletramantoj. Adopti la portugalajn esprimojn, paralele kun la brazilaj vortoj aŭ parolturnoj estas rekomendinde kaj oportune kaj devas esti zorgo por fidela vortaristo. La atenta reviziado absolute sukcesis purigi la provaĵojn. Post perlupea esplorado, oni malkovras nur portugalajn vortojn, kiuj petas ĝustigotaĵojn. Vero estas, ke al tiu, kiu kutime legas portugalajn tekstojn, la brazila ortografio ŝajnas kelkfoje erara, fremda, stranga. En 1945, la Brazila kaj la Lisbona Beletraj Akademioj subskribis interkonsenton por la oficiala uniformigo de ambaŭ ortografioj. Malgraŭ la tiamaj laŭdindaj decidoj, ili daŭre diferencigas. Pri tio ne kulpas Portugalino, kie, ĝenerale, oni respektas la interkonsentitan skribsistemon. Pro kelkaj dubaj difinoj pri flaŭro kaj faŭno, komunaj al vortaroj de Esperanto, mi venis al la konvinko, ke nepre kaj urge oni devas fiksi la sciencan kaj teknikan fiankon de nialingve. Post tiuj konstatoj kaj pripensoj, kiujn mi faris dum la foliumado, mi plenumas devon: la senrezerva rekomendo de ĉi tiu tie utila verko. La aĉeto de la bonega

vortaro de Ismael Gomes Braga estas varme konsilinda. Neniel malgrandigas ĝian valoron kaj aktualecon la faritaj resumaj rimarkoj. Adolfo Nunes. Boletín n102 (jun 1957) 

Omaĝoj[redakti | redakti fonton]

  • En lia naskiĝurbo estas monumento kaj strato kun lia nomo[2]
  • Poezio de Geraldo Mattos omaĝe al li:

IŜMAEL[3]
La Eternulo vin benu kaj protektu
En ĉiu horo de via plena tago,
Ĉar vi nur volas en via tera vago,
Ke al aliaj sin via pen' direktu.

Aliaj viroj konkeru kaj kolektu
La vanan famon por singlorema blago:
Vi multe helpas per altruisma ago,
Ke la homaro feliĉu kaj perfektu!

Kaj kiam venos - ĝi venu tre malfrue!
La horo supre labori substitue
Al krudaj penoj de via karnodraŝo,

Via ĝojos, kara! la tuta vivo ofere
Al idealo riĉiĝos vin supere,
Ĉar vi rikoltos el via semitaĵo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Zêus Wantuil. Iŝmael Gomes Braga (biografio). Rio de Janeiro: Federaçao Espirita Brasileira 1971
  • Biografieto de Ismael Gomes Braga. Komunikoj, n-ro 89, januaro-marto 1998
  • Almanako Lorenz, 1992, p. 20-23 (artikolo de Ismael pri tio, kiel li fariĝis spiritisto)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]