Saltu al enhavo

Institut des hautes études scientifiques

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Institut des hautes études scientifiques
esplora institucio
fondaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1958 vd
Geografia situo 48° 41′ 42″ N, 2° 10′ 9″ O (mapo)48.6949542.16908Koordinatoj: 48° 41′ 42″ N, 2° 10′ 9″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo Bures-sur-Yvette
Adreso 35 route de Chartes
Poŝtkodo 91440
Institut des hautes études scientifiques (Francio)
Institut des hautes études scientifiques (Francio)
DEC
Map
Institut des hautes études scientifiques
Fondinto(j) Léon Motchane vd
Membro de French Foundation Centre (en) Traduki
Eŭropa Matematika Societo Redakti la valoron en Wikidata vd
Filioj CEA Paris-Saclay (en) Traduki
matematika biblioteko Jacques Hadamard
esplora laborejo IPa
Laboratoire Alexander Grothendieck (en) Traduki
Universitato Parizo-Saclay (2015–2019)
Universitato de Parizo-Saclay (2020–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo foundation recognized of public utility in France
vdr

La Institut des hautes études scientifiques (Instituto pri grandaj sciencaj esploroj) estas franca privata instituto kiu subtenas serĉadon en matematiko kaj teoria fiziko. Ĝi troviĝas en Bures-sur-Yvette apud Parizo.

Léon Motchane kreis la Institut des hautes études scientifiques (IHÉS) en 1958 kun helpo de Robert Oppenheimer kaj Jean Dieudonné. Ĝia celo estas kunigi la plej bonajn serĉistojn. Ĝi akceptis kelkajn daŭrajn profesorojn, vivdaŭre nomitajn, kiuj devas pasigi almenaŭ 6 monatojn tie ĉiujare. Krome, ĉiujare, ĉirkaŭ 200 "vizitantaj profesoroj" restas dum meze tri monatoj. Fine, kelkaj "vizitantoj" restas dum jaroj.

La serĉado ne estas regata: ĉiu serĉisto povas elekti la celon kiun li deziras.


Les Publications mathématiques de l'IHÉS[redakti | redakti fonton]

La IHÉS publikigas matematikan revuon, les Publications mathématiques de l'IHÉS, kiu estas tre fama.